Géza Podmaniczky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Géza Podmaniczky
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1839 (1839-03-26)
en Aszód
Morto 26-an de aŭgusto 1923 (1923-08-26) (84-jara)
en Kartal
Okupo
Okupo astronomo
Information icon.svg
vdr

Barono Géza Podmaniczky [podmanicki], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Podmaniczky Géza estis hungara amatora astronomo, bienulo, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1889).

Géza Podmaniczky [1] naskiĝis la 26-an de marto 1839 en Aszód. Li mortis la 26-an de aŭgusto 1923 en Kartal.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Podmaniczky havis bienon, kiu sufiĉis por vivteno de la familio. Li ĉiam estis tiutempe moderna zorganto pri la kultivado, krome li estis ĉasisto. En 1884 li establis observatorion, kiun Radó Kövesligethy gvidis. Alvenis ankaŭ astronomoj, kiuj faris la kutimajn laborojn, sed ankaŭ Podmaniczky mem faris observadojn. Li ricevis la ŝtatan rangon "interna sekreta konsilanto" en 1896. Lia kolektita biblioteko konsistis el 35 mil da volumoj. Li estis ankaŭ parlamentano. Li ricevis Honoran Legion en 1878.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • diversaj artikoloj pri ĉasado kaj terkultivado

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.