Géza Toldi
| Géza Toldi | |||
|---|---|---|---|
| atakanto | |||
| Personaj informoj | |||
| Naskiĝo | 11-an de februaro 1909 en Budapeŝto | ||
| Morto | 16-an de aŭgusto 1985 (76-jaraĝa) en Budapeŝto, | ||
| Klubaj informoj | |||
| Nuna klubo | |||
| Pozicio | |||
| Profesiaj kluboj* | |||
| Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) | |
|
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | |||
Géza Toldi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Toldi Géza estis hungara futbalisto (avanulo), trejnisto. Lia origina familia nomo estis Tunigold.
Géza Toldi[1] naskiĝis la 11-an de februaro 1909 en Budapeŝto, li mortis la 16-an de aŭgusto 1985 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Géza Toldi debutis en loka junulara teamo. Post sukcesoj inter 1927-1946 li futbalis precipe en elstara klubo de urboparto Ferencváros, kie li ludis 223-foje kun 213 goloj, dum li estis hungara ĉampiono kvarfoje kaj li estis golreĝo en 1933. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1929–1940 46-foje kun 25 goloj. En 1938 en la mondĉampionumo li akiris arĝentan medalon. Li estis trejnisto precipe eksterlande inter 1949-1960. Li fondis premion en 1973.

