GLAT Historia Societo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
w1
GLAT Historia Societo
neprofitcela organizaĵo • GLAT-muzeo • historia societo
Lando  Usono
Situo San-Francisko
Adreso 989 Market St., Lower Level
Poŝtkodo 94103
Estiĝo 1985
Koordinatoj 37° 45′ 39″ N, 122° 26′ 8″ U (mapo)37.760697-122.435624Koordinatoj: 37° 45′ 39″ N, 122° 26′ 8″ U (mapo)
Map
GLAT Historia Societo
Retpaĝo https://www.glbthistory.org/
vdr

La GLAT Historia Muzeo (angle GLBT Historical Museum) aŭ GLAT Historia Societo (GLBT Historical Society) estas instalaĵo de la GLBT Historia Societo, kiu estas neprofitĉela organizaĵo bazita en San-Francisko. Post la Geja Muzeo (germane Schwules Museum, angle Gay Museum *, (kun asterisko)) en Berlino, ĝi estis la dua muzeo en la tuta mondo dediĉita al tiu ĉi temo [1].

Foje referita kiel la " Queer Smithsonian " [2], la societo estas unu el proksimume 30 GLAT-arkivoj en Usono—kaj estas inter la malmultaj tiaj organizaĵoj kiuj profitas de salajrita kunlaborantaro kaj funkcias kiel plenrajta ekspoziciejo, kun programoj, esplorado kaj produktado de parola historio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1999, 2000 kaj 2001, la GLAT Historia Societo organizis individuajn, provizorajn ekspoziciojn pri historiaj temoj rilatigantaj al la GLAT- komunumo [3].

De novembro 2008 ĝis oktobro 2009, la GLAT Historia Societo komence montris sian unuan ekspozicion pri la historio de gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj en San-Francisko kaj la ĉirkaŭaĵo en ĉambroj sur la stratangulo de 18-a Strato kaj Castro Street en la Castro- distrikto [4]. Inter la ekspoziciaĵoj estis la kudromaŝino uzita por kudri la unuan ĉielarkan flagon kaj la vestaĵon portitan fare de Harvey Milk, la unua malkaŝe samseksema politikisto, kiam li estis asasinita la 27-an de novembro 1978 [5]. Dum la 11-monata tempodaŭro de la ekspozicio, ĉirkaŭ 25,000 homoj vizitis ĝin [6].

Prezento[redakti | redakti fonton]

La konstanta ekspozicio estis dezajnita en 2010 en la ĉambroj kiujn la muzeo daŭre uzas hodiaŭ. Ili troviĝas en la ejo de butiko ĉe adreso 4127 18-a Strato, ne malproksime de la ĉambroj, en kiuj estis montrita la unua ekspozicio. La ekspoziciejo estas ĉirkaŭ 150 m² [7]. Ĝi estis malfermita por antaŭprezentoj la 10-an de decembro 2010 kaj malfermiĝis la 13-an de januaro 2011[8][9][10].

La ekspozicio estis titolita Our Vast Queer Past: Celebrating San Francisco's GLBT History, estis dividita en pli ol 20 temajn areojn, space traktis la San-Franciskan kaj Bay Area regionojn kaj rakontis la historion reen 100 jarojn [11][12]. Tiu ĉefa ekspozicio estas foje rekonstruita por povi montri pli en la limigita spaco havebla. La ĉefa ekspozicio estas nuntempe montrata sub la titolo Queer Past Becomes Present [13].

Plie sciinda[redakti | redakti fonton]

La vastiĝo de la ĉambroj por muzeoceloj kaj redukto en la norma lupago estis sponsoritaj fare de la apotejĉeno Walgreens, kiu estas la ĉefluanto de la restanta posedaĵo [14]. La muzeo estas apogita fare de granda nombro da donacantoj kaj sponsoroj kaj ricevas donacojn de la grandurbo kaj distrikto de San-Francisko [15]. La muzeo ankaŭ ricevis kelkajn lokajn kaj regionajn premiojn [16][17]. Gviditaj vizitoj, ankaŭ por specifaj celgrupoj, kiel ekzemple lernejklasoj, estas ofertitaj [18].

Proksime situas la Pink Triangle Park and Memorial.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Castro Guide 2014/2015. [Info-Broŝuro por vendistoj de Strato Kastro (Castro Street Merchants)].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivigite je [Date missing] per glbthistory.org [Error: unknown archive URL] = presa deklaro de la GLBT Historical Society v. 12. Januar 2011.
  2. Marech, Rona (29 de enero de 2005). «Treasure trove of gay and lesbian artifacts: 'Queer Smithsonian' in S.F. celebrates its 20th anniversary». San Francisco Chronicle. p. A-1. Alirita la 1an de aŭgusto 2008
  3. Dougan Michael: Gay history on display at Pride parade exhibit moves to Civic Center Plaza. In: San Francisco Examiner v. 24. Juni 1999.
  4. Arkivigite je [Date missing] per glbthistory.org [Error: unknown archive URL]
  5. Matthew Bajko: Gay history museum opens in Castro. In: Bay Area Reporter v. 4. Dezember 2008.
  6. http://www.sfbaytimes.com/?sec=article&article_id=11659 Joseph Amster: A successful first year for Passionate Struggle exhibit. In: San Francisco Bay Times v. 15. Oktober 2009.
  7. Castro Guide, S. 21.
  8. Arkivigite je [Date missing] per glbthistory.org [Error: unknown archive URL] = presa deklaro de la GLBT Historical Society v. 12. Januar 2011.
  9. Dennis McMillan: Grand opening of first GLBT museum draws hundreds. In: San Francisco Bay Times v. 20. Januar 2011.
  10. Arkivigite je [Date missing] per glbthistory.org [Error: unknown archive URL]. Retejo de la GLBT Historical Society.
  11. Dan Ming: Visit the nation's first queer museum. In: Bay Citizen Blog v. 13. September 2010.
  12. Matthew S. Bajko: Castro LGBT museum reopens. In: Bay Area Reporter v. 9. Dezember 2010.
  13. Castro Guide, S. 21.
  14. Matthew S. Bajko: Walgreens signs lease with Historical Society. In: Bay Area Reporter v. 1. April 2010.
  15. retejo de la muzeo.
  16. Seth Hemmelgarn: Diverse group selected as Pride grand marshals. In: Bay Area Reporter v. 26. Juni 2011.
  17. NN: Best of the Bay 2011 editors picks: city living. In: San Francisco Bay Guardian v. 27. Juli 2011.
  18. Castro Guide, S. 21.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]