Gaberje (Lendava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Gaberje, hungare Gyertyános [djertjAnoŝ] estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika subregiono Pomurska, en municipo de Lendava. La hungaroj uzis ankaŭ la pli precizan nomon Zalagyertyános.

Municipo Lendava en Slovenio, kie Gaberje troviĝas

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Gaberje situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ maldekstra bordo de Muro (rivero), laŭ ĉefvojo Beltinci-Lendava.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis fine de la 1-a mondmilito Zalagyertyános apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Lendva, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio.