Gagauzoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gagaŭzoj
Flago
etno
Tjurkaj popoloj
Suma populacio
240 000
Gagaŭzio: ĉ. 90 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Ŝablono:Flagicon Moldavio 147 500
Ŝablono:Flagicon Rusio 12 200
Ŝablono:Flagicon Ukrainio 31 900
Ŝablono:Flagicon Grekio 30 000
Ŝablono:Flagicon Turkio 15 000
Lingvo(j)
gagauza lingvo, multaj estas dulingvanoj
Religio
Ortodoksa Eklezio
vdr

La gagaŭzojgagauzoj estas malgranda tjurka popolo kiu loĝas ĉefe en la sudo de Moldavio (Gagaŭzio), sudokcidente de Ukrainio (Buĝak) kaj la nordoriento de Bulgario (Dobroĝo). Malsame al la plejmulto de la tjurkaj popoloj, la gagaŭzoj estas plimulte ortodoksaj kristanoj. Ekzistas alia etno nomata Gagavuzoj (aŭ Gajaloj) kiu rilatas al la gagaŭzoj, kaj kiu loĝas en la eŭropa parto de la nordoriento de Turkio.

Geografia distribuo

Nuntempe la gagaŭzoj kiuj ne loĝas en Moldavo ĉefe loĝas en la ukrainaj regionoj Odeso kaj Zaporiĵo, ankaŭ en Kazaĥio, Kirgizio, Uzbekio, Rumanio kaj la rusa regiono Kabardio-Balkario. Ĉirkaŭ 20.000 gagaŭzdevenuloj loĝas en Bulgario kaj Grekio, kaj oni kalkulas ke pli ol 2.000 loĝas en Usono, Brazilo kaj Kanado.

Lingvo

La gagaŭza lingvo apartenas al la oguza branĉo de la tjurkaj lingvoj, kiu ankaŭ inkluzivas la azeran, la turkan kaj la turkmenan. La gagaŭza tre rilatas al la turkaj dialektoj de Balkanio parolataj en Grekio, la nordoriento de Bulgario, kaj en la regionoj Kumanovo kaj Bitola en Makedonio. La tjurkaj lingvoj de de Balkanio, inkluzive de la gagaŭza, estas tre interesaj el tipologia vidpunkto, ĉar ili tre proksimas al la turka kaj samtempe enhavas tjurkajn elementojn de la nordo (tatarajkunamaj) krom gravaj tjurkaj elementoj de la sudo (Oghuz). La moderna gagaŭza lingvo havas du dialektojn: la centra (aŭ ‘‘bulgara’’) kaj la suda (aŭ mara).

Bibliografio

  • Vanya Mateeva, 2006 Sofia, "Гагаузите - още един поглед" [" The Gagauzes - yet another view"]
  • Shabashov A.V., 2002, Odessa, Astroprint, "Gagauzes: terms of kinship system and origin of the people", (Шабашов А.В., "Гагаузы: система терминов родства и происхождение народа")
  • Mikhail Guboglo, 1967, "Этническая принадлежност гагаузов". Советская этнография, Nо 3 [Ethnic identity of the Gagauz. Soviet ethnography journal, Issue No 3.]
  • Nikolai Dmitriev, 1962, Moskow, Science, "Structure of Türkic languages", articles "About lexicon of Gagauz language", "Gagauz etudes", "Phonetics of Gagauz language", (Дмитриев Н.К., "Структура Тюткских Языков", статьи "К вопросу о словарном составе гагаузского языка", "Гагаузские этюды", "Фонетика гагаузского языка")
  • Mihail Çakır, 1934, Basarabyalı Gagavuzların İstoryası ["History of the Gagauz people of Bessarabia"]
  • Tadeusz Kowalski, 1933 Krakow , "Les Turcs et la langue turque de la Bulgarie du Nord-Est". ["The Turks and the turkic language of North-Eastern Bulgaria"]
  • Karel Škorpil and H., 1933 Praha , "Материали към въпроса за съдбата на прабългарите и на северите и към въпроса за произхода на съвременните гагаузи". Byzantinoslavica, T.5

Eksteraj ligiloj