Gaia, plennome Vila Nova de Gaia aŭ Vila Nova de Gaia - Devesas (portugaleEstação Ferroviária de Vila Nova de Gaia) estas fervoja stacio sur la Linio de Nordo kiu priservas la urbon Vila Nova de Gaia, en la Distrikto Porto, en Portugalio. La stacio estis malfermita la 8-an de junio1863, sed la ligo al Lisbono estis establita nur la 7-an de julio1864, kaj al Porto-Campanhã la 4-an de novembro1877. Ĝi spertis gravajn plivastigajn laborojn en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj, kaj estis elektrizita en 1965.