Gajaj Vesperoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Gajaj Vesperoj
Aŭtoro Carl Walter
Eldonjaro 1931
Urbo Berlino
Eldoninto Carl Walter
Paĝoj 80
vdr

Gajaj Vesperoj [1] estas 80-paĝa libro, verkita kaj kompilita de Carl Walter. Li eldonis ĝin en la jaro 1931 en Berlino.

Ĝi enhavas spritaĵojn, anekdotojn, humoraĵojn, regulojn por gvidantoj, program-konsilojn por grupkunvenoj kaj ludojn - por fari la grup-vesperojn allogajn kaj interesajn.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La libro havas du taskojn . . . amuzi la esperantistaron; fari la grupvesperojn tiom gajaj kaj amuzaj, ke la grupanoj . . . restu fidelaj al la grupo kaj al la lingvo Esperanto.“ Ĝi certe plenumos ankaŭ en la mano de vigla lingvosperta gvidanto. Ofte tia ekzistas ja en grupo, sed mankas ideoj amuzaj en momento de bezono. La libreto prezentas ilin; abunde eĉ, se mi ne sekvas laŭlitere nur sed lasas inspiri sin al pluo.

Specialan dankon pro ĉi tiu esperiga ido plej juna en nia literaturo meritas ne nur ĝia patro. la aŭtoro, sed ankaŭ la akuŝistofinforminto, prof. Christaller, kaj la laŭsenta baptopatro, direktoro Andreo Ĉe.

Kelkajn makuletojn internajn (preseraroj, germanismoj kaj stilaj nebelaĵoj) ĝi estos perdinta ĉe renaskiĝo per dua eldono, espereble baldaŭ necesa. Ĉar ĝi inter similaĵoj estas la plej riĉenhava, uzebla en diversaj rondoj (komencantoj, junuloj, kleruloj aŭ ne) kaj praktika, oni nur povas rekomendi al ĉiu grupo la havigon: La unu marko bonege rentumiĝos 
— Walter Smital., Aŭstria Esperantisto (revuo) n.86 (maj 1932)
Citaĵo
 Tiu dua libro de C. Walter enhavas grandan kolekton de spritaĵoj, anekdotoj, humoraĵoj, diversaĵoi. Krom tio estas en ĝi legindaj kaj sekvindaj reguloj por gvidantoj de kursoj kaj kunvenoj kaj programkonsiloj por grupkunvenoj. Interesa estas ankaŭ la aparta ĉapitro pri Ludoj en la kunvenejo kaj en libera aero. La libreto estas zorge presita kaj eldonita. Ni rekomendas ĝin al ĉiu, kiu volas pasigi kelkajn agrablajn horojn. 
— Belga Esperantisto - Numero 192, Januaro, 1932

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]