Saltu al enhavo

Galaksia rotacia kurbo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rotacia kurbo de tipa spirala galaksio: antaŭvidita (A) kaj observita (B). La ekarto inter la kurboj estas atribuata al la malluma materio.
La rotacia kurbo de spirala galaksio UCG11455. La observita rotacio estas montrita kiel datenpunktoj. La atendata rotacio de normala materio estas montrita per linioj. La diferenco povas esti klarigita per la ĉeesto de malluma materio.

La rotacia kurbo de galaksio estas grafikaĵo, kiu montras, en absciso la orbitan rapidecon de steloj aŭ gaso en la galaksio (mezurata per efiko de Doppler), kaj en ordinato la distanco al kiu tiuj korpoj situas for de la galaksia centro.

La maksimumo de la kurbo situas je kelkaj kiloparsekoj de la galaksia centro, kaj pli malproksime, la steloj orbitas je konstanta rapideco en granda intervalo da distancoj el tiu centro. Tiel, ili orbitas kun rapideco multe pli granda ol tiu, kiun oni kalkulis per la Leĝoj de Newton (kiel la planedoj ĉirkaŭ Suno, la pli malproksimaj orbitantaj korpoj devus orbiti malpli rapide).

Por kialigi la ekarton inter la kalkulita kaj observata kurboj, oni hipotezas, ĉu la ĉeeston de neobservebla malluma materio, ĉu novan teorion, kiu kompletus la leĝon de Newton por malgrandegaj akceloj: la MOND-teorio.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]