Galgano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Galgano
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1148 (1148-01-01)
en Chiusdino
Morto 30-an de novembro 1181 (1181-11-30) (33-jaraĝa)
en Chiusdino
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo kavaliro vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Galgano (nask. en 1148; mortis la 3-an de decembro 1181?) estas katolika sanktulo el Toskano.

Alegorio de bona registaro, detalo: kavaliro, en la Palazzo Pubblico en Sieno

Galgano naskiĝis kiel Galgano GUIDOTTI en nobela familio el la urbeto Chiusdino proksime al Sieno (Italio). Li vivis diboĉe, kiam en 1168 li havis sonĝon, ke li estos la reĝo. Poste li vidis novan sonĝon, ke tion akompanos multe da torturo kaj sango. Pro tio li decidis fariĝi ermito kaj sian glavon - por montri seriozecon de la decido - pikfrapis en ŝtonon. La glavo penetris ĝis la fusto, elstaris nur la fusto kaj kelkaj centimetroj el la klingo. Oni konstruis kapelon ĉirkaŭ la glavo kaj la ŝtono.

La analizo de la glavo montris, ke ĝi vere estas el la 12-a jarcento. Profesoro Luigi Garlaschelli - de la pavia universitato - konstatis per grandefika radaranilizilo, ke sub la glavo kuŝas kavo de 2 m x 1 m, kiu povas esti tombejo.

Oni plue esploris, ke la du balzamitaj kruroj en la proksima kapelo same venas el la 12-a jarcento. Tiuj onidire deŝiriĝis, kiam oni volis eltiri la glavon el la ŝtono (laŭ la legendo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]