Gallegos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gallegos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40162
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 95  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 4′ N, 3° 47′ U (mapo)41.074444444444-3.7858333333333Koordinatoj: 41° 4′ N, 3° 47′ U (mapo) [+]
Alto 1 242 m [+]
Areo 21,8 km² (2 180 ha) [+]
Gallegos (Provinco Segovio)
Gallegos (Provinco Segovio)
DEC
Gallegos
Gallegos
Situo de Gallegos
Gallegos (Hispanio)
Gallegos (Hispanio)
DEC
Gallegos
Gallegos
Situo de Gallegos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gallegos, Segovia [+]
vdr

Gallegos [gaLJEgos] estas municipo en la sudoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo Gallegos estas komprenebla etimologie kiel Galegoj, alude al deveno de reloĝantoj.

Gallegos en la provinco Segovio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia montara municipa teritorio okupas totalan areon de 21,80 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 99 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 35 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Aldealengua de Pedraza, Pedraza, Matabuena, Aldealengua de Pedraza, Navarredonda y San Mamés (Madrid) kaj Villavieja del Lozoya (Madrid). Ĝi estas ĉe la Sierra de Guadarrama, kaj unu el la plej gravan montopintoj de la municipo estas La Peñota, lime kun la provinco Madrido (1917 m). La altitudo gamas inter 2 089 m kaj 1 160 m super marnivelo. La loĝloko staras sur 1 241 m super marnivelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Ĝi apartenis al la Comunidad de Villa y Tierra de Pedraza.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kaj kruco de la 18-a jarcento ĉe la urbodomo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]