Gaono de Vilno
Elijah Ben Salomon Zalmanהר' אליהו בן שלמה זלמן | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
אליהו בן שלמה זלמן | ||
Naskonomo | Elijah Ben Salomon Zalmanhebree ר' אליהו בן שלמה זלמן | |
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1720 en Sialiec | |
Morto | 9-an de oktobro 1797 (77-jaraĝa) en Vilno | |
Tombo | Vilno vd | |
Religio | ortodoksa judismo vd | |
Lingvoj | hebrea vd | |
Ŝtataneco | Respubliko de Ambaŭ Nacioj Rusia Imperio vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Abraham, brother of the Gra (en) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Gaono de Vilnojide דער װילנער גאון | |
Okupo | rabeno Posek (en) vd | |
Laborkampo | Filozofio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Elijah Ben Salomon Zalman (hebree ר' אליהו בן שלמה זלמן) respektive jide plennome Elijah ben Ŝlomo Zalman, nomata Gaono de Vilno (jide דער װילנער גאון), naskiĝis la 23-an de aprilo 1720 en Sielec kaj mortis la 9-an de oktobro 1797 en Vilno, estis matematikisto, rabeno, eminenta interpretisto de Talmudo kaj konanto de kabalo.
Juneco kaj jaroj de lernado
[redakti | redakti fonton]Jam kiel infano li montris eksterordinaran talenton. Onidire en la aĝo de tri jaroj li scipovis parkere plenajn fragmentojn de la Tanaĥo. De la 10-a vivjaro li jam ne bezonis instruistojn. En la aĝo de dekunu jaroj la knabo konis parkere la tutan jerusaleman talmudon. Li okupiĝis ankaŭ pri astronomio, kaj post la plenkreskiĝo vojaĝis tra Pollando kaj Germanio, kie li renkontiĝis kun diversaj talmudaj skoloj. En 1748 li revenis al Vilno, kie li iĝis ne pridubinda aŭtoritato pri solvo de pluraj komplikaj problemoj de halaĥo.
Esploraj metodoj
[redakti | redakti fonton]Escepteco de la Gaono konsistis en tio, ke li aplikis metodojn de filologia esplorado de Talmudo kaj la rabena literaturo.
Batalo kontraŭ ĥasidismo
[redakti | redakti fonton]Li forte kontraŭis ĥasidismon kaj konsiderante ĝin malutila por la judoj. En 1771 li partoprenis en publika ekzamenado de ilia doktrino, konkludante, ke oni devas malpermesi al la judoj kontaktiĝi kun tiu ĉi grupo. En la jaroj 1772 kaj 1781 li ekskomunikis komunumojn de ĥasidoj, kiuj volis disvolviĝi en Vilno. La vilna juda komunumo forpelis ilin de la urbo kune kun la familioj. Aliflanke la Gaono estis skeptika rilate al disvolviĝanta movado de juda klerismo - haskalo.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Li estis aŭtoro de komentarioj al pluraj talmudaj kaj kabalistaj verkoj. Li verkis:
- Biurei ha-Gra (glosoj al Ŝulĥan Aruĥ kaj Babilona Talmudo).
- Ŝenoth Elijahu (komentarioj al Miŝno).
- Adereth Elijahu (rimarkoj al la Leĝo de Moseo).