Garda Kamargo

Garda Kamargo | ||
---|---|---|
Geografia regiono | ||
malsekejo, Natura regiono de Francio [+] | ||
Lando | Francio | |
- koordinatoj | 43° 34′ 0″ N, 4° 17′ 0″ O (mapo)43.5666666666674.2833333333333Koordinatoj: 43° 34′ 0″ N, 4° 17′ 0″ O (mapo) | |
![]() |
||
Garda Kamargo | ||
Garda Kamargo aŭ Kamargeto (france Petite Camargue) estas parto de Kamargo situanta okcidente de Petit Rhône en departemento Gard.
Situo
[redakti | redakti fonton]Kamargeto situas en departemento Gard inter rivero "Petit Rhône" (Eta Rodano) oriente kaj Lunel okcidente, poste inter altebenaĵo de Costières norde kaj Grau-du-Roi sude. Unu el la ĉefaj urboj de Kamargeto estas Vauvert (10 600 loĝantoj), komunumo, kiu kovras pli ol duono de ĝia teritorio (ĝis Sylvéréal).
Historio
[redakti | redakti fonton]Kamargeto kovras, okcidente de la nuna delto, areon antaŭe okupitan de malaperintaj brakoj de riverego Rodano, kiuj akvumis la langvedokan marbordon, inter Beaucaire kaj Mediteraneo[1]. Restas kelkaj spuroj de tiu epoko, el kiuj la lagoj de Scamandre, de Charnier kaj de Or. Nuntempe, Eta Rodano iom post iom grundiĝanta povas esti konsiderata kiel postrestaĵo de tiuj historiaj brakoj, almenaŭ en ĝis supera parto, de Arles al Saint-Gilles.
Kamargeto estas nuntempe protektita areo. Ĝi estas celo de operacio Granda Loko, regata de organizaĵo pri protekto kaj regado de garda Kamargo.
Komunumoj de garda Kamargo
[redakti | redakti fonton]- Aigues-Mortes
- Aimargues
- Aubord
- Beauvoisin
- Le Cailar
- Franquevaux
- Gallician
- Générac
- Le Grau-du-Roi
- Saint-Gilles-du-Gard
- Saint-Laurent-d'Aigouze
- Sylvéréal
- Vauvert
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Natura regiono de Francio
- Reto de grandaj lokoj de Francio
- Organizaĵo pri protekto kaj regado de garda Kamargo
- Vitokulturo en Kamargo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Komunumaro de Petite-Camargue
- Organizaĵo pri protekto kaj regado de garda Kamargo
- Reto de grandaj lokoj de Francio
- Arkeologio en garda Kamargo Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ FFCC Franca federacio pri kamarga biciklado. Geografiaj limoj de Kamargeto. Arkivita el la originalo je 2010-12-16. Alirita la 1-an de marto 2008 .