Saltu al enhavo

Gaŭlismo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles de Gaulle dum 1942

Gaŭlismo (france Gaullisme) estas franca politika ideologio bazita sur la ideoj kaj agoj de Charles de Gaulle. La vorto ne rekte rilatas al la gaŭloj, la keltaj praloĝantoj de Francio, kvankam la paralelaĵoj de sendependemaj lokaj loĝantoj, kiuj provis rezisti al internaciaj okupantoj,antaŭ 2000 jaroj la Romia Imperio, kiel skizite ekzemple en la dum la 20-a jardeko tre famaj komiksoj pri la gaŭloj Asterikso kaj Obelikso, estis bonvena aldona aludo.

La ĉefa ero de la doktrino de Gaŭlismo estas la deziro pri sendependeco de Francio de fremdaj potencoj, sed ekzistas ankaŭ socia kaj ekonomia komponento en iuj variaĵoj de la filozofio.

Ekstera politiko

[redakti | redakti fonton]

La strebo pri nacia sendependeco certagrade rezultigis ioman opozicion al internaciaj organizaĵoj kiel NATO kaj la Eŭropa Ekonomia Komunumo. La baza ideo estis ke Francio ne estu dependa de iu ajn fremda lando por certigi dignan pluvivon (tial la kreo de propra franca programo pri nukleaj armiloj), kaj ke Francio malakceptu subordigon al iu ajn fremda ŝtato, ĉu Usono ĉu Sovetunio. Por multaj gaŭlistoj ankaŭ gravis la koncepto de grandeur ("grandeco"), do la insisto ke Francio estas gvida monda potenco pro la historia signifo de Francio en mezepoka Eŭropo kaj la influo pro multaj kolonioj tutmonde: rezulte necesus defendi la gvidan pozicion de Francio inter la mondaj ŝtatoj kaj ampleksigi la armean kaj ekonomian potencon por defendi la privilegian staton. En tiu senco, la koncepto de Gaŭlismo signife influis la sekvajn jardekojn ankaŭ post kiam la gaŭlismaj partioj formale ne plu regis la landon.


La finon de la gaŭlismo oni konsideras la prezidant-elektoj de aprilo 2007, en kiuj venkis la dekstra kandidato Nicolas Sarkozy, kiu kunigis en sian unuan registaron kvar membrojn de la novliberala alo de la maldekstro.

La sekvantan politikan eraon en Francio oni kutime nomas sarkozismo.