Saltu al enhavo

Gedo Senki (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"La milita kroniko de Gedo"
animea filmo
Originala titolo げド戦記
[Gedo Senki]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Kina aperdato 29 jul. 2006
Daŭro 110 minutoj
Ĝenro animeo
Kameraado Atsuŝi Okui
Reĝisoro(j) Mijazaki Goro
Produktisto(j) Toŝio Suzuki  Tomohiko Ishii
Scenaro Gorō Miyazaki  Keiko Niŭa
Muziko de Tamiya Terashima
Produktinta firmao Studio Ghibli
IMDb
vdr

Gedo Senki (japane: げド戦記 [gedo senki], lavorte: La milita kroniko de Gedo", 2006) estas japana animacia filmo de Studio Ghibli.

La reĝisoro estis Mijazaki Goro, filo de Mijazaki Hajao.
La muzikon por tiu filmo komponis Teraŝima Tamija.

La rakonto de la filmo sekvas la novelon "Earthsea" (Ter-maro) de Ursula K. Le Guin.

Tiu filmo ludas en fantasta mondo loĝata de homoj kaj drakoj. Ĝi rakontas la batalon de la sorĉisto Gedo por restaŭri la magion, kiu ŝajnas malaperi paŝon post paŝo.

En la mondo de Ter-maro ĉiuj loĝantoj havas du nomojn: la kutima nomo, plej ofte donita laŭ iu besto, planto aŭ juvelo, kaj la vera nomo, kiun al homo donas ties patrino post ritualo de plenkreskiĝo kaj kiun tiu devas ĉiam teni en sekreto, ĉar alie iu malica spirito aŭ sorĉisto povas uzi ĝin kontraŭ la homo. En Gedo Senki nur la vera nomo de ĉefa rolulo (Gedo) estas defaŭlte konata, aliaj roluloj ĉi-sube estas listigitaj nur per kutimaj nomoj.

  • Hajtaka / Gedo (japane: ハイタカ [haitaka], laŭvorte: Nizo / げド [gedo])
Sorĉisto.
  • Aren (japane: アレン [aren])
Junulo, princo de Enraddo.
  • Teru (japane: テルー [terū])
Junulino.
  • Kokuo (japane: 国王 [kokuō], laŭvorte: reĝo de la lando)
Reĝo de Enraddo, kaj patro de Aren.
  • Ohi (japane: 王妃 [ōhi])
Edzino de la reĝo de Enraddo, kaj patrino de Aren.
  • Kumo (japane: クモ [kumo], laŭvorte: araneo)
Sorĉisto.
  • Usagi (japane: ウサギ [usagi], laŭvorte: kuniklo)
Subulo de la sorĉisto Kumo.
  • Tena (japane: テナー [tenā])
Longtempa amikino de Gedo.

La filmo Gedo Senki aperis en la japanaj kinejoj en 2006, je novembro 2006 ankaŭ en DVD.

Titolo en aliaj lingvoj

[redakti | redakti fonton]
lingvotitolosignifo
anglaTales from Earthsearakontoj el TeroMaro
finnaMaameren tarinatrakontoj de TeroMaro
francaLes Contes de Terremerla rakontoj de TeroMaro
hispanaCuentos de Terramarrakontoj de TeroMaro
italaI Racconti di Terramarela rakontoj de TeroMaro
japanaげド戦記(la) milita kroniko de Gedo
normĉina格得戰記(la) milita kroniko de Géde [= Gedo]
polaOpowieści z Ziemiomorzarakontoj el TeroMaro
rusaСказания Земноморьяlegendoj de TeraMaro

En 2006 en Japanio aperis la kolorplena kvar-voluma filmkomikso pri Gedo Senki eldonita de Tokuma Shoten.