Gedrozio
Gedrozio aŭ Gedrosia (antikve-greke Γεδρωσία aŭ en baluĉa lingvo: گِد رۏچ) estas helenigita nomo de parto la marborda Baluĉio kiu iom korespondas al la nuntempa Makran. En libroj pri Aleksandro la Granda kaj pri liaj sukcedantoj, la areo referencita kiel Gedrozio etendiĝis el la Indus-rivero ĝis la nordorienta bordo de la Hormuza Markolo. Ĝi estas rekte sude de landoj kiel Baktrio, Araĥozio kaj Drangiano, oriente de la lando Karmanio kaj okcidente de la Indus-rivero kiu formis naturan limon inter tiu kaj Okcidenta Hindio. La indiĝena nomo de Gedrozio povus esti Gvadar ĉar estas du urboj kun tiu nomo kaj golfeto en centra Makran.
Gedrozio estas seka, montara lando laŭlonge de la nordokcidentaj bordoj de la Hinda Oceano. Ĝi estis okupita en la Bronzepoko fare de popolo kiu setliĝis en kelkaj oazoj en la regiono. Alia popolo setliĝis en la marbordo kaj estis konata en greka kiel Iĥtiofagoj (fiŝmanĝantoj).
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Bosworth, A. B. (1988). Conquest and Empire: The Reign of Alexander the Great. Canto. Cambridge University Press. ISBN 9780521406796.
- Heckel, Waldemar (2002). The Wars of Alexander the Great. Essential Histories. Osprey. ISBN 9781841764733.
- Saul, David (2009). War: From Ancient Egypt to Iraq. Dorling Kindersley. ISBN 9781405341332.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gedrosia en la angla Vikipedio.