Gelasio la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sankta Gelasio la 1-a, latine Gelasius I , naskiĝis nekonatan daton en Romo kaj mortis en 496. Li estis papo ekde 492 ĝis sia morto. Gelasio, kvankam romano, devenis el afrika familio, li estis tre amiko de papo Felikso la 3-a al kiu sendis multajn leterojn.

Papo Gelasio debatis kun imperiestro Anastazio la 1-a pri la rilatoj inter eklezio kaj ŝtato kaj kreis la Doktrinon de ambaŭ glavoj, laŭ kiu, la eklezio kaj ŝtato estu harmoniaj, sed sendependaj. En jaro 494, per dekreto De Libris Recipiendis et Non Recipiendis, Gelasio promulgis kiujn estas la libroj de Biblio.

En 493, Ostrogotoj sub Teodoriko invadis Romon kaj disfalis la okcidentan Romian imperion, sekve, Gelasio estis la unua papo de Mezepoko.