Anastazio la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anastazio
39-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Anastasius
Pontifiko de 27-an de novembro 399
ĝis ĉ. 19-a de decembro 401
Antaŭulo Siricio
Sekvanto Inocento la 1-a
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 339 (0339-11-30)
en Romo,  Romia Imperio
Morto ĉ. 19-a de decembro 401?
en Romo, Orient-Romia Imperio
Tombo Catacomb of Pontian [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Familio
Idoj Inocento la 1-a vd
Sanktulo
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Anastazio la 1-a estis papo ekde la 27-a de novembro 399 (laŭ Prospero Tiro de Akvitanio 398) ĝis decembro 401.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pri la vivo kaj la agoj de Anastazio la 1-a nur malmultaj informoj transdoniĝis. Nur tri leteroj estas konservitaj, en kiuj li aliĝas al la kondamno de Origeno. Inter liaj amikoj estis la sankta Aŭgusteno, la sankta Hieronimo kaj la sankta Paolino el Nola.

La kondamno de Origeno etendiĝis al la donatistoj. Li cenzuris la verkojn kiuj ne kongruas kun la kristana kosmologio, tiel inaŭguranta la kristanan cenzuron. Memore al tio, cenzuron oni foje kromnomas "Anastazinjo".

Hieronimo raportas, ke li estis la patro de sia posteulo Inocento la 1-a.

La relikvojn de la sankta Anastazio kune kun tiuj de lia posteulo Inocento en 846 la saksa duko Liudolf transportis al la Gandersheim, kie ili ĝis hodiaŭ ripozas en la kripto de la iama konventa preĝejo.

Lia memortago estas la 19-a de decembro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]