Gencianaloj
Gencianaloj | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Galium verum
| ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Familioj
| ||||||||
Apocynaceae - Apocinacoj | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
Gencianaloj (Gentianales) estas ordo de angiospermoj, membro de la astereda grupo de dukotiledonoj.
La sistemo de Cronquist metis la gencianalojn en pluraj familioj: la loganiacoj (Loganiaceae) (intertempe disdivita je pluraj familioj), reciacoj (Retziaceae), gencianacoj, Saccifoliaceae, apocinacoj, kaj Asclepiadaceae. Laŭ la Angiosperm Phylogeny Group (APG) en la gencianaloj estas la apocinacoj (inkluzive Asclepiadaceae), Gelsemiaceae (apartigita de la loganiacoj), gencianacoj(inkluzive Saccifoliaceae), loganiacoj, kaj rubiacoj.
Laŭ la difino de APG inter la bone konataj membroj de la gencianaloj estas kafo, gardenias, kaj frangipani.
Laŭ APG Retziaceae estas stilbacoj (Stilbaceae; ordo de lamialoj).
Referencoj
- Struwe, L., V. A. Albert, kaj B. Bremer. 1994. Cladistics and family level classification of the Gentianales. Cladistics 10: 175–205.
- Backlund, Maria, Bengt Oxelman, kaj Birgitta Bremer. 2000. Phylogenetic relationships within the Gentianales based on NDHF and RBCL sequences, with particular reference to the Loganiaceae. American Journal of Botany 87:1029-1043. [1]