Gencianacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gencianacoj
sentiga genciano (Gentiana acaulis)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae

lamiedoj Lamiidae

Ordo: gencianaloj Gentianales
Familio: gencianacoj Gentianaceae
Juss. [1]
genciano Gentiana
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Da Entomologia Britânica de John Curtis
Da Entomologia Britânica de John Curtis

La gencianacoj[2] (latine Gentianaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo gencianaloj (Gentianales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 90 genrojn kaj pli ol 1680 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas genciano[2].

Ĝi konsistas el arboj, arbedoj kaj herboj kun plejofte paraj folioj. La infloreskoj estas cumaj, la floroj havas plejofte kvin kuniĝintajn petalojn kaj saman nombron de stamenoj ligitaj al la korola tubo; la du karpeloj, kun parieta alfiksado de la ovoloj, plejofte fariĝas kapsulo. Tiuj plantoj havas (tre) amaran guston pro enhavo de iridoidaj substancoj. Tiu familio estas kosmopolita.

Pluraj gencianacoj estas kultivataj pro siaj ornamaj floroj; oni ankaŭ eltiras amarajn substancojn de iuj specioj kaj el ili faras likvoron.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (21 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]