Genealogio de Báb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Genealogio de Bab)

Laŭ la Kroniko de Nabil, la Genealogio de Báb pruvas, ke li estis Siyyid; tio signifas, ke li estis praido de la Profeto Muḥammad tra lia filino Faṭimih kaj lia nepo Ḥusayn [1] :

Siyyid Mírzá 'Alí-Muḥammad, kiu poste titoliĝis Báb kaj fondis la babismon, naskiĝis en la persa urbo Shíráz la 20-an de oktobro 1819 (1-a de Muḥarram 1235 p.H.).

Lia patro estis Mírzá Muḥammad Riḍá, filo de Mírzá Abu'l-Fatḥ, filo de Mírzá Ibráhím, filo de Mírzá Naṣru'lláh, kiu estis ŝirazana komercisto kaj praido de la 3-a Imamo Ḥusayn.

Lia patrino estis Faṭimih Bagum, filino de Mírzá Muḥammad Ḥusayn, filo de Mírzá 'Ábid, kiu estis ŝirazano kaj praido de la 3-a Imamo Ḥusayn.

Notinde estas, ke neniu samtempano de la Báb kontestis al li tiun titolon, eĉ liaj plej akraj malamikoj…

Báb havis almenaŭ du edzinojn :

  • la unua kaj ĉefa estis Khadíjih-Bagum, kiu havis preskaŭ la saman aĝon kiel la Báb kaj kiu edziniĝis kun li en la 25-a de aŭgusto 1842 (18-a de Rajab 1258 p.H.). Post nelonge ŝi naskis al li filon Aḥmad, kiu bedaŭrinde mortis tuj post sia malfacila naskiĝo en 1843 (1259 p.H.). Post la ekzekuto de Báb ŝi neniam plu denove edziniĝis kaj mortis la 15-an de septembro 1882 (2-a de Dhi'l-Qa'dih 1299 p.H.) en Ŝirazo. Ŝi havis du fratojn Ḥáji Mírzá Abu'l-Qásim kaj Ḥáji Mírzá Siyyid Ḥasan. La idaro de tiuj du bofratoj de Báb, same kiel la idaro de liaj patrinaj onkloj, estas titolitaj Afnán ("branĉetoj") de la bahaanoj. [2]
  • lia edziĝo kun la dua, Fáṭimih, ne estas precize konata sed oni scias, ke Ṣubḥ-i-Azal, kiun Báb enoficigis kiel la "nominalan" estron de la baba komunumo post sia morto, edziĝis "portempe" (muta'a) kun ŝi vidviniĝinta dum la dujara ermitiĝo de Bahá'u'lláh. [3] [4] [5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».
  1. Kroniko de Nabil : genealogio]
  2. Historio de Khadíjih-Bagum de H.M. Balyuzi, tradukita en la franca lingvo
  3. "God passes by" de Shoghi Effendi en la paĝo 165-a
  4. "A Critical Analysis de "God passes by" far Imran Shaykh, vidu la ĉapitron pri "The Decline of Mirza Yayha and His Subsequent Deeds"
  5. "Logos and Civilization" verkita de Nader Saiedi kaj eldonita de "University Press of Maryland" (Usono, 2000) ISBN 1883053609, paĝo 206-a citanta la libron Kitáb-i-Badí' .