Georg Simon Klügel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Simon Klügel
(1739-1812)
Analiza trigonometrio, verko eldonita en 1770.
Analiza trigonometrio, verko eldonita en 1770.
Persona informo
Georg Simon Klügel
Naskiĝo 19-a de aŭgusto 1739
en Hamburgo
Morto 4-a de aŭgusto 1812
en Halle (Saale)
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Rejna Federacio vd
Alma mater Universitato de Helmstedt
Universitato Marteno Lutero de Halle-Wittenberg
Universitato de Göttingen
Profesio
Okupo matematikisto • fizikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo matematikofizikotrigonometrio vd
Aktiva en GöttingenHalle (Saale) vd
Doktoreca konsilisto Abraham Gotthelf Kästner vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georg Simon Klügel (1739-1812) (Hamburgo, 19-a de aŭgusto 1739 - Halle (Saale), 4-a de aŭgusto 1812) estis germana fizikisto, matematikisto kaj universitata profesoro. Li estis filo de makleristo kaj faris siajn unuajn studojn en la "Gelehrtenschule des Johanneums" (Akademia lernejo de Johanneum), gramatika lernejo fondita en 1529 de Johannes Bugenhagen (1485-1558), en Hamburgo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bildo de Georg Simon Klügel, gravuraĵo de Gottlob August Liebe (1746-1819).

Kuraĝigita de Johann Georg Büsch (1728-1800) li studis fizikon kaj matematikon. En 1760, li translokiĝis al la Universitato de Göttingen kie li komence studis teologion. Pro influo de Abraham Gotthelf Kästner (1719-1800) li komencis matematikajn studojn. Post kvinjara studo en Göttingen, li estis nomumita profesoro pri matematiko en Helmstedt en marto 1767.

Paske de 1788 li ekoficis kiel profesoro pri fiziko en la Universitato de Halle, posteno kiun li okupis ĝis sia morto en la 4-a de aŭgusto 1812, post kiam li suferis de kramfoj pro trostreĉo ekde 1808. Li estis konsiderita unu el la plej grandaj matematikistoj en sia epoko. Inter 1803-1808 li eldonis tri matematikajn vortarojn, liaj ĉefajn verkojn.

La fizikisto Georg Christoph Lichtenberg (1742-1799) estis lia universitata kolego. Lia doktora disertaĵo "Conatuum praecipuorum theoriam parallelarum demonstrandi recensio", publikigita en 1763 kun Abraham Gotthelf Kästner kiel doktora konsilisto, estis studo kun 30 provitaj pruvoj de la paralela postulato. Li estis influa siatempe kaj multe citita aŭtoro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]