Georg Städeler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Städeler
(1821-1871)
Kvalita Kemia Analizo de mineralaj substancoj, verkita de Georg Städeler, kaj eldonita en 1873.
Kvalita Kemia Analizo de mineralaj substancoj, verkita de Georg Städeler, kaj eldonita en 1873.
Persona informo
Naskiĝo 25-a de marto 1821
en Hannover
Morto 11-a de januaro 1871
en Hannover
Alma mater Universitato de Zuriko
Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko
Universitato de Göttingen
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto vd
Aktiva en Zuriko vd
Doktoreca konsilisto Friedrich WöhlerFriedrich Wöhler vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georg Andreas Karl Städeler (1821-1871) (Hanovro, 25-a de marto 1821 - Hanovro, 11-a de januaro 1871) estis germana kemiisto kaj profesoro pri kemio en la Universitato de Zuriko kaj Göttingen (1849). Li estis filo de Friedrich August, registarkanceliero, kaj Auguste Christine Henriette. Li ankaŭ estis amiko de Wilhelm Langenbeck (1821-1909), kun kiu li publikigis komunan verkon pri la toksaj efikoj de organikaj kupraj saloj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Licenciita kaj trejnita kiel apotekisto en Hanovro, 1845, li studis kemion kaj botanikon en Göttingen, kaj en 1846 li doktoriĝis kaj estis dungita kiel asistanto de Friedrich Wöhler.

Bildo de Georg Städeler, ĉirkaŭ 1854.

En 1845 li studis en la Universitato de Göttinge, tie kie Friedrich Wöhler estis lia profesoro. En 1851 li iĝis eksterordinara profesoro pri fiziologia kemio en la sama universitato. Inter 1853 kaj 1870 li agis kiel plena profesoro pri ĝenerala kemio ĉe la Universitato de Zuriko. Inter 1855 kaj 1870 li oficis kiel profesoro pri analiza, organika kaj neorganika kemio ĉe la Federacia Politekniko. En siaj preskaŭ 40 verkoj, Georg Städeler traktis mineralanalizojn, la izolitecon de bestaj komponantoj kaj la karakterizado pri kemiaj konvertiĝoj kaj makomponaĵoj. Aliaj verkoj traktas pri aminoacidoj, sukero, alantoino, kreatino, ĥitino, fibroino kaj kolorigo de la ovoflavo. Städeler estis bonega instruisto kaj planisto; lia "Gvidlibro por la Kvalita Analizo de Neorganikaj Korpoj" havis 15 eldonojn en vastigita formo.

Kiam li studas la efikon de kloro, sub la formacia stato, sur diversaj organikaj substancoj, li faras la rimarkindan observon, ke kloro kaj amelo produktas ĝuste la saman substancon, kiun Liebig jam akiris el alkoholo en 1832 kaj nomis kloralon, kaj kiu, post sia enkonduko al medicino de Richard Liebreich (1830-1917), devis iĝi tiel grava. Samtempe, tamen, Städeler akiras novan substancon el la kloralo per la ago de la sulfata acido, kiun li nomas kloralido. La kloralido poste iĝis la tipo por tuta klaso de kunmetaĵoj, kiujn Otto Wallach (1847-1931) kunigis kaj konigis sub la nomo de kloralidoj. La kunmetaĵo de la kloralido ne estis facile interpretebla, precipe tiel longe dum la dualisma teorio de Berzelius daŭre ekzistis en organika kemio. Do okazis, ke la formulo de Städeler, bazita sur precizaj analizoj, estis baldaŭ atakita de la plej konataj kemiistoj. Gmelin, Laurent, kaj Gerhardt, dubante pri la precizeco de liaj analizoj, ĉiuj postulis malsaman formulon por la kloralido. Sed la kontentigo ne mankis: post dek unu jaroj liaj nombroj estas tute konfirmitaj per novaj analizoj de Kekulé kaj hodiaŭ ne plu estas dubo pri la praveco de lia formulo, ĉar Wallach sukcesis prepari la kloralidon sinteze kaj kiel trikloridan etilenon estero de la laktata acido trioble klorigita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Verkaro[redakti | redakti fonton]