Ludwig Wilhelm Gilbert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwig Wilhelm Gilbert (1769-1824)
Analoj de fiziko komencita fare de Friedrich Albrecht Karl Gren (1760-1768) kaj daŭrigita fare de Ludwig Wilhelm Gilbert, verko eldonita en 1799.
Analoj de fiziko komencita fare de Friedrich Albrecht Karl Gren (1760-1768) kaj daŭrigita fare de Ludwig Wilhelm Gilbert, verko eldonita en 1799.
Persona informo
Ludwig Wilhelm Gilbert
Naskiĝo 12-a de aŭgusto 1769
en Berlino
Morto 7-a de marto 1824
en Lepsiko
Lingvoj germana vd
Loĝloko Leipzig vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de Halle
Universitato de Lepsiko
Rusia Akademio de Sciencoj
Prusa Akademio de Sciencoj
Universitato de Greifswald
Reĝa Nederlanda Akademio de Artoj kaj Sciencoj
Profesio
Okupo fizikistokemiisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ludwig Wilhelm Gilbert (1769-1824) (Berlino, 12-a de aŭgusto 1769 - Lepsiko, 7-a de marto 1824) estis germana fizikisto, kemiisto, kuracisto, profesoro pri fiziko en la Universitato de Lepsiko kaj publikisto de la "Analoj de fiziko" (Annalen der Physik), el kiu Poggendorff daŭrigis la verkon per la titolo "Annalen der Physik und Chemie" ("Analoj pri fiziko kaj kemio"), eldonita ĝis 1899.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bildo de Ludwig Wilhelm Gilbert, ĉirkaŭ 1810.

Li estis filo de Johann Ludwig Dietrich Gilbert (1744-1775) kaj Dorothea Sophia, naskita Jäner (1750-1824). Li havis kvin gefratojn. Ekde 1786 li studis matematikon kaj geografion en Halle kaj doktoriĝis pri filozofio en 1794 . Li ricevis subvencion kaj publikigis manlibron por vojaĝantoj tra Germanio. Li tiam estis profesoro pri matematiko en Halle. En 1795 li iĝis lektoro kaj observanto ĉe la observatorio. Ekde 1798 li ankaŭ prelegis pri fiziko kaj iĝis helpbibliotekisto en Halle.

En 1801 li iĝis plena profesoro pri fiziko kaj kemio kiel la sukcedanto de Friedrich Albrecht Carl Gren (1760-1798). Li daŭrigis la "Analojn de Fiziko" fonditan fare de Carl Gren post lia morto. En 1805 li estis elektita korespondanta membro de la Göttingen Akademio de Sciencoj. En 1808 la Universitato de Greifswald donis al li doktorecon pri medicino. En la sama jaro li iĝis korespondanta membro de la Bavara Akademio de Sciencoj. En 1811 la Universitato de Lepsiko nomumis lin Profesoro pri Fiziko, kaj restis en tiu posteno ĝis sia morto la 7-an de marto 1824. Ekde 1812 li estis korespondanta membro de la Prusa Akademio de Sciencoj. En 1809 li estis akceptita kiel responda membro de la Rusa Akademio de Sciencoj en Sankt-Peterburgo kaj en 1816 de la Reĝa Nederlanda Akademio de Sciencoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]