George Curzon
George Curzon | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de januaro 1859 en Kedleston Hall |
Morto | 20-an de marto 1925 (66-jara) en Londono |
Tombo | Derbyshire |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Alma mater | Balliol College • Eton College • Wixenford School |
Familio | |
Patro | Alfred Curzon, 4th Baron Scarsdale |
Patrino | Blanche Senhouse |
Frat(in)oj | Francis Nathaniel Curzon • Geraline Emily Curzon |
Edz(in)o | Grace Curzon, Marchioness Curzon of Kedleston • Mary Curzon, Baroness Curzon of Kedleston |
Amkunulo | Elinor Glyn |
Infanoj | Lady Cynthia Mosley • Irene Curzon, 2nd Baroness Ravensdale • Lady Alexandra Curzon |
Okupo | |
Okupo | esploristo • politikisto • diplomato • vojaĝisto |
George Nathaniel CURZON, 1.a markizo Curzon de Kedleston, KG, GCSI, GCIE, PC (n. la 11-an de januaro 1859 – m. la 20-an de marto 1925) estis konservativa politikisto el Britio, kiu servis kiel Vicreĝo de Hindio kaj Ŝtatsekretario pri Eksteraj Aferoj. Post finiĝo de la studoj, li iĝis privata sekretario de Lord Salisbury en 1885, kaj en 1886 eniris en la Britan Parlamenton kiel ano de la distrikto Southport en la sudokcidento de Lancashire. Li servis kiel subsekretario de la Ŝtato por Hindio inter 1891 kaj 1892 kaj kiel subsekretario de la ŝtato por la eksteraj aferoj inter 1895 kaj 1898.
Dum tiu tempo, li ankaŭ vojaĝis ĉirkaŭ la mondo: Rusio kaj Centrazio (1888-1889); Persio (1889-1890); Siamo, Franca Hindoĉinio kaj Koreio (1892); kaj riska vizito en Afganio kaj la Pamira Montĉeno (1894). Krome, li publikigis plurajn librojn priskribante siajn vojaĝojn en Azio centra kaj orienta. Li estis premiita per ora medalo de la Reĝa Geografia Societo pro la esplorado de la fonto de la rivero Amudarjo.
Sed la precipa celo de liaj vojaĝoj estis politika; tio estis parto de projekto por esplori la problemojn de Azio kaj la implikaĵojn en la Brita Hindio.
En januaro 1899 estis nomumita Ĝenerala guberniestro de Hindio kaj ekiĝis parto de la irlanda nobelaro per la ricevo de la nobela titolo Barono Curzon de Kedleston, en la Distrikto Derby. Tiu estis la lasta titolo kreita de la irlanda nobelaro.