George Monbiot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Monbiot
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1963 (1963-01-27) (61-jaraĝa)
en Kensington
Lingvoj angla vd
Loĝloko Oksfordo • Machynlleth vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Kolegio Brasenose • Stowe School vd
Familio
Edz(in)o Angharad Penrhyn Jones vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo ĵurnalisto • preleganto • aktivulo • verkisto • klimata aktivulo • mediprotektulo • documentary participant vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George Joshua Richard Monbiot (naskita la 27-an de januaro 1963) estas angla verkisto kaj aktivisto elstara pri medikonservado.

Ekde 1996 li publicias en la The Guardian ĉiusemajne pri medio, ekologio, socio kaj polito, sed lia verkado kovras gamon de temoj, koncentriĝante pri politika filozofio rilate al ekologiaj kaj sociaj problemoj, precipe en Britio[1].

Georgo Monbiot

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Monbiot naskiĝis en Kensington, Londono. Ambaŭ liaj gepatroj laboris en politiko. Li kreskiĝis en Henley-sur-Thames kaj studis ĉe Stowe Lernejo. Li gajnis stipendion studi ĉe Brasenose Kolego, Oxfordo, kie li ricevis magistron pri zoologio.

Monbiot loĝas en Kimrio kun lia edzino Angharad Penrhyn Jones[2]. Monbiot kredas ke drasta agado kunligita kun forta politika volo estas necesa por kontraŭbatali tutmondan varmiĝon. Por redukti sian personan efikon al la medio, li transiris al vegana vivstilo kaj instigas aliajn fari same.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Post studado, Monbiot faris programojn por la radio pri natura historio por la BBC kaj poste aliĝis al la BBC monda servo.

Aliaj informaĵoj[redakti | redakti fonton]

En 1995, Nelson Mandela donis al li premion nomatan Unuiĝintaj Nacioj Tutmondo 500. En la 2009 Monbiot patoprenis en filmo The Age of Stupid (La epoko de stulta) kaj en januaro 2010 li komencis retejon nomita ArrestBlair.Org. kie li proponas monrekompencon al tiu kiu arestos Tony Blair por krimoj kontraŭ paco.

En 2013 li donis TEDan paroladon pri Feral-Sovaĝa[3]. Interalie, li estas fondinto de kampanjo The Land is Ours (La lando estas nia), kampanjo por la rajto de libera aliro al la kamparo kaj ĝiaj resursoj en Britio.

Verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

Aktuale al 2022, dek du el liaj libroj estis eldonitaj, iuj atingis staton de furorlibro.

  • (1989). Poisoned Arrows: An investigative journey through the forbidden lands of West Papua. London: Abacus. ISBN 0-7181-3153-3
  • (1991). Amazon Watershed: The new environmental investigation. London: Abacus. ISBN 0-7181-3428-1
  • (1992). Mahogany is Murder: Mahogany Extraction from Indian Reserves in Brazil. ISBN 1-85750-160-8
  • (1994). No Man's Land: An Investigative Journey Through Kenya and Tanzania. Picador. ISBN 0-333-60163-7
  • (2000). Captive State: The Corporate Takeover of Britain. Macmillan. ISBN 0-333-90164-9
  • (2003). The Age of Consent. Flamingo. ISBN 0-00-715042-3
  • (2004). Manifesto for a New World Order. The New Press. ISBN 1-56584-908-6
  • (2006). Heat: How to Stop the Planet Burning. Allen Lane. ISBN 0-7139-9923-3
  • (2008). Bring on the Apocalypse: Six Arguments for Global Justice. Atlantic Books. ISBN 978-1-84354-656-6
  • (2013). Feral: Searching for Enchantment on the Frontiers of Rewilding. London: Penguin Books. ISBN 978-1-84614-748-7
  • (2016). How Did We Get into This Mess?: Politics, Equality, Nature. London: Verso.
  • (2017). Out of the Wreckage: A New Politics for an Age of Crisis. London: Verso. ISBN 978-1-78663-289-0
  • (2022). Regenesis: Feeding the World without Devouring the Pla

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://www.theguardian.com/profile/georgemonbiot
  2. Jones, Angharad Penrhyn (la 23-an de februaro 2008). "I threw my fears to the wind" – via www.theguardian.com.
  3. Monbiot, Georgo. "Por pli da miro, resovaĝu la mondon" - per www.ted.com.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]