Gerd Koenen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gerd KOENEN (nask. la 9-an de decembro 1944, Marburg) estas germana publicisto kaj liberprofesia historiisto. Lia ĉefa kampo de okupiĝo estas la germanaj-rusaj rilatoj en la 20-a jarcento kaj la historio de la komunismo. Li fariĝis konata al iom larĝa publiko per la libroj Kommunismus als Utopie der Säuberung [Komunismo kiel utopio de purigo] (1998) kaj la aŭtobiografieca priskribo de la radikalmaldekstra medio de la 70-aj jaroj Das rote Jahrzehnt [La ruĝa jardeko] (2001).