Germana Tenisa Ligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana Tenisa Ligo
nacilingve Deutscher Tennis-Bund (DTB)
fondodato 19-a de majo 1902
fondoloko Berlino
membrokluboj 9 876
individuaj membroj 1 607 000
adreso Hallerstr. 89
DE-20149 Hamburgo
telefono 040 41178-0
fakso 040 41178-222
retejo: www.dtb-tennis.de

La Germana Tenisa Ligo - germane Deutscher Tennis-Bund (DTB) - estas la tegmenta organizaĵo por ĉiuj germanaj kluboj kaj regionaj asocioj de teniso. Ĝi havas 1,6 milionojn da membroj kaj sekve estas la monde plej granda tenisa organizaĵo, kaj krome la tria plej granda sporta organizaĵo de Germanio. La organizajo ĉiujare organizas Internaciajn Germaniajn Malfermajn Turnirojn ("German Open"), por viroj en Hamburgo, kaj por virinoj en Hamburgo kaj Berlino. Krome ĝi okazigas la enlandajn matĉojn de la internaciaj teamaj konkursoj Davisa Pokalo por viroj kaj Federacia Pokalo por virinoj).

La Germana Tenisa Ligo fondiĝis la 19-an de majo 1902 en Berlino sub la nomo "Deutscher Lawn Tennis Bund" (DLTB, "Germana Ligo pri Herbeja Teniso") - tiam 22 kluboj kaj 2500 individuaj membroj organiziĝis sub la tegmento de komuna asocio. La unua prezidanto inter 1902 kaj 1911 estis Carl August von der Meden.

La organizaĵo nun havas 18 regionajn suborganizaĵojn. Pli ol 1,6 milionoj da membroj aktivas en 9876 lokaj tenisaj kluboj en ĉiuj partoj de Germanio; la kluboj entute disponas pri 49 113 tenisejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]