Davisa pokalo

La Davisa pokalo (angle Davis Cup, france Coupe Davis) estas la superega internacia teamevento en teniso por viroj. La plej granda ĉiujara internacia teamokonkurso en sportoj[1], la Davisa pokalo estas regata de la Internacia Tenisa Federacio (ITF) kaj estas konkursita inter teamoj de ludistoj de konkurencantaj landoj en frapekstera formato. La konkurso komencis en 1900 kiel defio inter Britio kaj Usono. En 2005, 134 ŝtatoj sendis teamojn al la konkurso. La plej sukcesaj landoj dum la historio de la turniro estas Usono (gajnanta 32 turnirojn kaj finanta kiel fimistoj 29 fojojn) kaj Aŭstralio (gajnanta 28 fojojn kaj finanta duarange 19 fojojn kaj ankaŭ gajnanta kvarfoje kun Nov-Zelando laŭ la nomo 'Aŭstralazio'). La ĉampiona teamo de 2014 estas tiu de Svisio, kiu finale venkis kontraŭ tiu de Francio kaj gajnis la pokalon unuafoje.
| Lando | Jaroj | Duarangaj |
|---|---|---|
| Usono | 1900, 1902, 1913, 1920, 1921, 1922, 1923, 1924, 1925, 1926, 1937, 1938, 1946, 1947, 1948, 1949, 1954, 1958, 1963, 1968, 1969, 1970, 1971, 1972, 1978, 1979, 1981, 1982, 1990, 1992, 1995, 2007 (32) | 1903, 1905, 1906, 1908, 1909, 1911, 1914, 1927, 1928, 1929, 1930, 1932, 1934, 1935, 1939, 1950, 1951, 1952, 1953, 1955, 1956, 1957, 1959, 1964, 1973, 1984, 1991, 1997, 2004 (29) |
| Aŭstralio Aŭstralazio* |
1907*, 1908*, 1909*, 1911*, 1914, 1919, 1939, 1950, 1951, 1952, 1953, 1955, 1956, 1957, 1959, 1960, 1961, 1962, 1964, 1965, 1966, 1967, 1973, 1977, 1983, 1986, 1999, 2003 (28) | 1912*, 1920*, 1922*, 1923, 1924, 1936, 1938, 1946, 1947, 1948, 1949, 1954, 1958, 1963, 1968, 1990, 1993, 2000, 2001 (19) |
| Britio Brita Insularo* |
1903, 1904, 1905, 1906, 1912, 1933, 1934, 1935, 1936, 2015 (10) | 1900*, 1902*, 1907, 1913, 1919, 1931, 1937, 1978 (8) |
| Francio | 1927, 1928, 1929, 1930, 1931, 1932, 1991, 1996, 2001, 2017 (10) | 1925, 1926, 1933, 1982, 1999, 2002, 2010, 2014 (8) |
| Hispanio | 2000, 2004, 2008, 2009, 2011 (5) | 1965, 1967, 2003, 2012 (4) |
| Svedio | 1975, 1984, 1985, 1987, 1994, 1997, 1998 (7) | 1983, 1986, 1988, 1989, 1996 (5) |
| Germanio | 1988*, 1989*, 1993 (3) | 1970*, 1985* (2) |
| Ĉeĥio Ĉeĥoslovakio* |
1980, 2012, 2013 (3) | 1975, 2009, (2) |
| Rusio | 2002, 2006 (2) | 1994, 1995, 2007 (3) |
| Italio | 1976 (1) | 1960, 1961, 1977, 1979, 1980, 1998 (6) |
| Serbio | 2010 (1) | 2013 (1) |
| Svisio | 2014 (1) | 1992 (1) |
| Sudafriko | 1974 (1) | (0) |
| Kroatio | 2005 (1) | 2016 (1) |
| Argentino | 2016 (1) | 1981, 2006, 2008, 2011 (4) |
| Barato | (0) | 1966, 1974, 1987 (3) |
| Rumanio | (0) | 1969, 1971, 1972 (3) |
| Belgio | (0) | 1904, 2015, 2017 (3) |
| Japanio | (0) | 1921 (1) |
| Meksiko | (0) | 1962 (1) |
| Ĉilio | (0) | 1976 (1) |
| Slovakio | (0) | 2005 (1) |
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Davispokala historio. Arkivita el la originalo je 2010-06-05. Alirita 2009-12-05 .
