Germaniuma (II) hidroksido
Germaniuma duhidroksido | |||
Kemia formulo | |||
Germaniuma hidroksido | |||
Specimeno de germaniuma duhidroksido. | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
* Germaniuma duhidroksido | |||
CAS-numero-kodo | Germaniumhydroxide | ||
ChemSpider kodo | 24770304 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blanka, flava aŭ ruĝa gelatena solidaĵo[1] | ||
Molmaso | 106,62468g mol−1 | ||
Bolpunkto | 516°C | ||
Solvebleco | Akvo:Malmulte solvebla Solvebla en klorida acido kaj perklorata acido | ||
Mortiga dozo (LD50) | >1000 mg/kg (buŝe) | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H314, H330 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P280, P305+351+338, P310 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Germaniuma hidroksido aŭ duhidroksido de germaniumo estas neorganika kombinaĵo apartenanta al la familio de la hidroksidoj, rezultanta el hidratigado de la germaniuma (II) oksido aŭ hidrolizo de germaniumaj (II) saloj. Germaniuma hidroksido estas blanka, flava aŭ ruĝa gelatena solidaĵo, malmulte solvebla en akvo sed solvebla en klorida acido kaj perklorata acido. Germaniuma hidroksido prezentas du hidroksilajn grupojn ligitajn al germaniumatomo. Ĝi konsistas je 1 germaniumatomo, 2 hidroksilaj grupoj, kaj uzatas en kemiaj sintezoj.
La germaniuma duhidroksido estas facile oksidigebla al germaniuma duoksido. Ĉe preparado de germaniuma duhidroksido, inerta atmosfero devas aplikiĝi por malhelpi ĝian oksidigon en alkalaj solvaĵoj. La duvalentaj derivaĵoj de la germaniumo estas malstabilaj. Kvankam kelkaj germaniumaj hidroksidoj jam estis raportitaj, la unua germaniuma hidroksido estis raportita nur antaŭ kelkaj jaroj, sintezita per zorgema hidrolizo de stabila germaniuma (II) klorido en ĉeesto de eta troo de akvo en toluena solvaĵo sub media temperaturo.
Reakcioj[redakti | redakti fonton]
Reakcio 1[redakti | redakti fonton]
- Preparado de germaniuma hidroksido per traktado de germaniuma oksido kun akvo:[2]
Reakcio 2[redakti | redakti fonton]
- Preparado de germaniuma hidroksido per hidrolizo de la germaniumo:
Reakcio 3[redakti | redakti fonton]
- Preparado de germaniuma hidroksido per hidrolizo de la germaniuman kloridon:[3]
Reakcio 4[redakti | redakti fonton]
- Preparado de germaniuma oksido per senhidratigado de germaniuma hidroksido: