Gert van der Schuren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gert van der Schuren
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1410 (1410-11-30)
en Xanten
Morto 1-an de januaro 1496 (1496-01-01) (85-jaraĝa)
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Gert van der Schuren (naskiĝinta onidire en 1411 je Ksanteno; mortinta en 1496) laboris kiel sekretario de la duko de Kleve kaj estas verkinto de kroniko pri Kleve.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gert van der Schuren devenis el Ksanteno kaj estis filo de Johan van der Schuren (mortinta en 1439), kiu estis teninta sub Ĉefepiskopo Frederiko la 3-a de Saarwerden la postenon de Kolonja Oficisto de Ksanteno, kaj de Drude van Bemel (mortinta en 1449/50), kiu devenis el grava skabenofamilio. Gert havis plurajn gefratojn: Johan, Rutger, kiu fariĝis kanoniko ĉe la katedralo de Ksanteno, Wilhem, Bela kaj Mechtelt. Gert estis edzo en unua geedzeco de iu Lysbeth (mortinta en 1455/57), en dua geedzeco kun iu Getrudis. El la unua geedzeco devenis almenaŭ tri filoj, kiuj ĉiuj elektis ekleziajn karierojn.

En 1440 Gert van der Schuren laboris kiel notario. Lia registriĝo ĉe la Universitato de Kolonjo tamen estas dokumentita nur por 1441. Verŝajne en 1450 li ekoficis kiel sekretario en la kancelario de Duko Johano la 1-a de Kleve. Gert ŝajnas esti ĝuanta altan respekton je la duko de Kleve, ĉar jam frue li estis taskita per specialaj komisioj kaj akompanis lin ofte dum vojaĝoj. En 1471 Gert van der Schuren komenciĝis laŭ komisio de sia dunginto per la verkado de Kleva kroniko en la platgermana, por kiu li uzis grandamplekse la disponeblan administra skriba materialo de la kancelario je Kleve. Lia priskribo tuj derompas je la raportoj pri la jaro 1450. Gert mortis en 1496.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Vocabularius qui intitulatur Teuthonista : deutsch-lat., lat.-deutsch. Arnold ter Hoernen, Kolonjo 31. V. 1477
  • De origine Carthusiensium. Kreuzherrenkonvent, Duseldorfo 1506
  • Clevische Chronik : nach der Originalhandschrift des Gert van der Schuren nebst Vorgeschichte und Zusätzen von Turck, einer Genealogie des Clevischen Hauses ... - Cleve : Boss, 1884. Cifereca eldono de la Universitata kaj Federaciera Biblioteko je Duseldorfo

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heinz Eickmans: Gerard van der Schueren: Teuthonista. Lexikographische und historisch-wortgeographische Untersuchungen, Böhlau, Köln u. Wien 1986, (= Niederdeutsche Studien, 33), ISBN 3-412-04685-X, (Reta eldono Arkivigite je 2014-09-12 per la retarkivo Wayback Machine
  • Klaus Flink: Der klevische Hof und seine Chronisten. Verwaltungsschriftgut als Quelle und Mittel der territorialen Geschichtsschreibung. Urboarĥivo, Kleve 1994, ISBN 3-922412-15-7, pj. 15-20.
  • Robert Scholten (eldoninto): Clevische Chronik nach der Originalhandschrift des Gert van der Schuren nebst Vorgeschichte und Zusätzen von Turck, einer Genealogie des Clevischen Hauses und drei Schrifttafeln. Boss Verlag, Kleve 1884

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]