Ghaĝar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ghaĝar
Libana vilaĝo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 2 745  (2021) [+]
Loĝdenso 1 149 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 16′ N, 35° 37′ O (mapo)33.27267535.623527777778Koordinatoj: 33° 16′ N, 35° 37′ O (mapo) [+]
Alto 310 m [+]
Areo 2,39 km² ( 239 ha) [+]
Ghaĝar (Israelo)
Ghaĝar (Israelo)
DEC
Ghaĝar
Ghaĝar
Situo de Ghaĝar
Ghaĝar (Libano)
Ghaĝar (Libano)
DEC
Ghaĝar
Ghaĝar
Situo de Ghaĝar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ghajar [+]
vdr
Situo de komunumo Ghaĝar

'Ghaĝar (ankaŭ Ghajaral-Ghajar, arabe غجر, hebree ע'ג'ר) estas komunumo kun ĉ. 2500 loĝantoj, kies norda parto situas en Libano, dum la suda parto apartenas al la Golan-altaĵo. Ĝi situas je nur kelkaj kilometroj okcidente de la diskutita Ŝebaa-bienoj kaj kelkajn kilometrojn okcidente de Bint Ĝubail, „ĉefurbo de Hisbollah“. En 1932 la franca mandata administrado donis al la loĝantoj - ĉefe alavitoj - eblecon por mem decidi pri aparteneco de la komunumo. La loĝantoj decidis por Sirio, kie tiu religia malplimulto havas multajn reprezentantojn. Post la konkeroj de la israela milito en la sestaga milito de 1967, la komunumo venis sub israelan kontrolon. Dum la israela okupado, la vilaĝo etendiĝis inter 1978 kaj 2000 de suda Libano al nordo de Israelo.

Post retiriĝo de la israelaj fortoj en 2000, la vilaĝon meze trairis la t.n. Blua Linio, kiu dividis la komunumon, ke 3/5 de la vilaĝo apartenas al Libano. Ĉe la linio oni konstruis landliman barilon. Post la israela-libana milito, Israelo konstruis pluan barilon norde de la vilaĝo.