Gheorghe Lazăr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gheorge Lazăr

Gheorghe LAZĂR [gjorge lazər], naskiĝinta la 5-an de junio 1779 en la vilaĝo Avrig en Transilvanio kaj mortinta tie la 17-an de septembro 1823, estis rumana pedagogo kaj batalanto por baza popola klerigo.

Busto de Lazăr en Sibiu

Kiel junulo, filo de kamparano, li konatiĝis kun Samuel von Brukenthal, kiu zorgis pri lia edukado en Cluj kaj Vieno, kie Lazăr studis natursciencon kaj teologion. Reveninte post doktoriĝo al Transilvanio li iĝis profesoro ĉe la pastra seminario de Sibiu. Li decidis ne iĝi pastro, ĉar li admiris Napoleonon, eble ankaŭ la sekularajn idealojn de la Franca Revolucio. Laŭ aliaj la eklezio rifuzis lin pro lia reformemo.

En 1818 li en Bukareŝto fondis akademion de filozofio kaj matematiko, la unuan altlernejon de Rumanio. Ĝi ankoraŭ ekzistas sub la nomo "Politeknika Universitato", kiun ĝi ricevis en 1920.

En 1821 li grave malsaniĝis. Li reiris al sia hejma vilaĝo (kies estro estis lia frato) kaj tie mortis. Lia tombo estas en la korto de la ortodoksa kirko de Avrig.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ ĉiuj verkoj de Lazăr restis manuskriptoj.

Li tradukis el la germana en la rumanan moralajn por-infanajn instrutekstojn de la pedagogo Johann Heinrich Campe. En Sibio li verkis kompendion pri la geografio de Transilvanio kaj ruman-germanan gramatikon; ambaŭ perdiĝis. En Bukareŝto li verkis tekston pri aritmetiko kaj geometrio. Parto de liaj verkoj estis publikigita post lia morto:

  • Trigonometria, red. Traian Lalescu, Bukareŝto, 1919.
  • G. Bogdan-Duică k G. Popa Lisseanu, Viața și opera lui Gheorghe Lazăr [vivo kaj verkoj de G. L.], Bukareŝto, 1924.
  • Scrierile matematice ale lui Gheorghe Lazăr [matematikaj skribaĵoj de G. L.], red. Axente Creangă, Bukareŝto, 1968.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Pluraj liceoj en Rumanio portas la nomon de Gheorghe Lazăr, interalie la liceo en Sibiu, kie li mem studis en 1801/02.

Same, multaj stratoj en Rumanio estas nomitaj laŭ li, kaj la komunumo Gheorghe Lazăr en distrikto Ialomița.

Sur la granda placo en Sibiu ekde 2006 staras statuo de Lazăr, farita de la skulptisto Radu Aftenie. Ĝis 2006 tie staris alia statuo pri Lazăr de la sama artisto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]