Ghissignies
Ghissignies | |
---|---|
Urbodomo-Lernejo
| |
komunumo en Francio vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | Nord |
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
Kantono | Quesnoy-Est |
INSEE kodo | 59259 [+] |
Poŝtkodo | 59530 |
Kodo laŭ INSEE | 59259 |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Pierre Deudon 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 458 (2 008) |
Loĝdenso | 101 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°13′38″N 3°37′04″O / 50.22722°N, 3.61778°O (mapo) Koordinatoj: 50°13′38″N 3°37′04″O / 50.22722°N, 3.61778°O (mapo) |
Alto | 82 m - 134 m |
Areo | 4,52 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50° 13′ 38″ Nordo 3° 37′ 04″ Oriento / 50.2272222222 °N, 3.61777777778 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Ghissignies [+] | |
Ghissignies estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 423 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
Ghissignies estas unu el la multaj vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Le Quesnoy. La regiono de Le Quesnoy troviĝas centre de triangulo formita de Valenciennes, Cambrai kaj Maubeuge, okcidente de la forsto Mormal.
La vilaĝo Ghissignies troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Ghissignies etendiĝas sur 4,52 km².
Historio
La vilaĝo estis liberigita la 23-an de oktobro 1918 de britaj soldatoj, kiuj alvenis el Salesches. Okazis grava batalo por okupi la ponton super la riverto Ecaillon.
Vidindaĵoj
La preĝejo Saint-Jean-Baptiste staras centre de la vilaĝo, kaj estis konstruita inter 1869 kaj 1873 sur la loko, kie antaŭe ekzistis preĝejo de la 17-a jarcento. Ununura sonorilo estis instalita en la kvadrata turo, super kiu videblas 14-metrojn alta pinto. La preĝejo estis tute renovigita en 1995.
Administrado
Ghissignies apartenas al la kantono Quesnoy-Est, kies ĉefurbo estas Le Quesnoy. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- france Oficiala retejo de Ghissignies Arkivigite je 2009-04-01 per la retarkivo Wayback Machine