Ghostbusters

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ghostbusters
longa filmo
Originala titolo Ghostbusters
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 8 jun. 1984, 7 dec. 1984, 25 jan. 1985, 1984
Ĝenro fantasta filmo, hororkomedio, filmo pri monstro, agfilmo, aventura filmo, komedia filmo, sciencfikcia filmo, amikopara filmo, ghost film
Kameraado László Kovács
Reĝisoro(j) Ivan Reitman
Produktisto(j) Ivan Reitman
Scenaro Dan Aykroyd • Harold Ramis
Filmita en Nov-Jorko • Warner Brothers Burbank Studios • 55 Central Park West • New York Public Library Main Branch • Los Angeles Central Library • Low Memorial Library • Firehouse, Hook & Ladder Company 8 • Fire Station No. 23 • Millennium Biltmore Hotel • Tavern on the Green
Loko de rakonto Nov-Jorko
Muziko de Elmer Bernstein
Rolantoj Bill Murray • Sigourney Weaver • Rick Moranis • Dan Aykroyd • Harold Ramis • Ernie Hudson • Annie Potts • William Atherton • David Margulies • Alice Drummond • Larry King • Michael Ensign • Reginald VelJohnson • Timothy Carhart • Slavitza Jovan • Kymberly Herrin
Produktinta firmao Columbia Pictures
IMDb
vdr

Ghostbusters (proks. "Fantomforigistoj") estas komedia fantazifilmo de 1984 reĝisorita de Ivan Reitman. La temkanto de la filmo, "Ghostbusters" prezentita de Ray Parker Jr., estis tre populara dum la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj. Du sukcesaj animaciaj serioj ankaŭ estis kreitaj: The Real Ghostbusters kaj Extreme Ghostbusters. En 1989, daŭrigo de la filmo nomata Ghostbusters 2 estis produktita. En 2016 aperis novfilmigo (refaro) kun la sama nomo Ghostbusters.

En julio 2020, okaze de la 35-a datreveno de la unua filmo, oni atendis premieron de daŭrigo de la originala filmserio, nomata Ghostbusters: Afterlife, sed pro la Korona-epidemio, la dissendo de la filmo estis prokrastita al novembro 2021.

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

D-ro Peter Venkman (Bill Murray), D-ro Raymond "Ray" Stantz (Dan Aykroyd) kaj D-ro Egon Spangler (Harold Ramis) estas tri sciencistoj kiuj studas parapsikologiajn fenomenojn en universitato en Novjorko. Post kiam ili perdas sian laboron, la tri decidas malfermi firmaon kiu specialiĝas pri ekzorcado de demonoj kaj fantomoj uzante sciencajn teknologiajn ilojn kiel ekzemple kolombpafilon. Poste ili iĝas la nura espero de la homaro kiam ili estas devigitaj batali kontraŭ 8.000-jaraĝa demono nomita Guzer, kiu volas transprenu la mondon kun la helpo de armeo de demonoj.

Portrait photos of the stars of the film: Bill Murray, Dan Aykroyd, Sigourney Weaver, Ernie Hudson, Harold Ramis, and Annie Potts
Steloj de la filmo inkluzivas (l-r) Bill Murray, Dan Aykroyd, Sigourney Weaver, Ernie Hudson, Harold Ramis kaj Annie Potts
Aktoro Rolulo
Bill Murray D-ro Peter Venkman
Dan Aykroyd D-ro Raymond "Ray" Stanz
Harold Ramis D-ro Egon Spangler
Sigourney Weaver Dana Barrett
Rick Moranis Lewis Tully
Annie Potts Janine Melnitz
William Atherton Walter Peck
Ernie Hudson Winston Zdmore
David Margolis Urbestro Lenny
Salvica Jovan Guzar

Videoludo[redakti | redakti fonton]

En 2009, la ludo "GHOSTBUSTERS: The Video Game" estis publikigita por Xbox 360, Sony PlayStation 3 kaj komputilo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]