Giacomo Leopardi kaj la Virgulino Maria

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Giacomo Leopardi kaj la Virgulino Maria referencas al poemeto de 13 versoj per kiuj la poeto admiras kaj preĝpetas la Virgulinon Marian.

Kiel konate, Giacomo Leopardi, itala poeto de la 18-a jarcento, adoltiĝante iom post iom forlasis la religian kredon aŭ plikoleriĝis kontraŭ la transcenda Dio kiu estigintus suferojn sur la homo kaj malamikajn altirojn en la moka naturo: li estis difinita “mistikulo sendia”. Tamen, inter liaj poemoj troviĝas tiu suba temanta pri liaj sentoj rilate la Virgulinon Marian.[1]

La suba poemo datas el 1816 (je aĝo, do, de 19 jaroj: li mortos en 1837. La poeto propetas de Maria helpon por alfronti la timatan morton: tiu preĝpeto similas al tiu entenata en la skizoj de la kristanaj himnoj, projektitaj, kaj neniam estigitaj de Leopardi, en la somero de 1819. Li certe povis legi tiujn de Alessandro Manzoni.

Strukturo de la poemo[redakti | redakti fonton]

La strofoj estas plektitaj laŭ Dantaj tercinoj de la Dia Komedio, per kiuj la verkinto alvokas Marian por esti helpata en la fatala horo de la morto de li taksata “liberiga”. La pensoj kaj sentoj de la poemo (ĉi-tie esperantigita nur laŭsence kaj senrime) sincerece fluas spite de la malboneco en kiu ĉiuj, laŭ la poeto kaj do ankaŭ li mem, flosas. Ĉu li pardonpetas? Al kiu? Li diras al Maria: ”kaj vi kiu estas granda kaj sekura”… do, ĉu laŭ la poeto ekzistas loko de savo kaj sekureco?...

            ((1798-1837)

Ho Virga Dia, se inkliniĝinta iam ajn mi
ccdis vin memorigante, al tiu mondo mava,
se vin amis, Patrin' diris tiam,
jen! vi sukuru al spirit' malprava,
kiam de de l' lasta hor' aŭdos ĝi la sonon
do! ekstrempaŝe donu helpon savan.

O Vergin Divina, se prosteso io mai
caddi in membrarti, a questo mondo basso,
se mai ti dissi Madre, e se t'amai,
deh! tu soccorri lo spirito lasso
quando de l'ora udrà l'ultimo suono,
deh! tu m'aita ne l'estremo passo.

            Al Maria.

Veras ke ni ĉiuj estas malbonaj,
sed ne ĝojas, ĉar tiom malfeliĉaj.
Veras ke ĉi vivo kaj ties suferoj
kurtas kaj forfuĝas, sed ankaŭ ni
etas dum al ni ili xajnas longegaj
kaj neelteneblaj. Vi kiu jam grandas
kaj sekuras, do kompatu tiaĵojn.
[2]

E’ vero che siamo tutti malvagi,
ma non ne godiamo, siamo tanto infelici.
E’ vero che questa vita e questi mali
sono brevi e nulli, ma noi pure
siam piccoli e ci riescono lunghissimi
e insopportabili. Tu che sei già grande
e sicura, abbi pietà di tante miserie.

Giacomo Leopardi

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Temas pri la Patrino de Jesuo Kristo, arde venerata de la katolikaro.
  2. La teksto ricevis poeman formon iniciate de [[Nicolino Rossi.