Giganta planedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gigantaj planedoj)
Estas kvar konataj gigantaj planedoj en la Sunsistemo: Jupitero, Saturno, Urano kaj Neptuno.

Giganta planedo estas tre granda planedo. Ili estas kutime ĉefe kunmetitaj de materialoj de malalta bolpinkto, prefere ol roko aŭ alia solida materio, sed masivaj solidaj planedoj ankaŭ povas ekzisti. Tiu speco de planedo formas unu el la du familioj de planedoj trovitaj en la Sunsistemo. La alia familio inkludas la kvar terecajn planedojn. Multaj ekstersunaj gigantaj planedoj estis identigitaj orbitante aliaj steloj.

Fizikaj ecoj[redakti | redakti fonton]

La atmosferoj de gasgigantoj konsistas ĉefe el hidrogeno kaj heliumo. Signifaj spuroj de metano ĉeestas en la atmosferoj de Urano kaj Neptuno, kaj estas la kaŭzo de la blueta kolorigo de tiuj planedoj.

Kemia konsisto de la atmosferoj de la gasgigantoj de la Sunsistemo kompare kun la Tero
Komponanto Jupitero Saturno Urano Neptuno Tero
Hidrogeno (H2) 87 % 93 % 83 % 80 % 0,000055 %
Heliumo (He) 13 % 5 % 15 % 19 % 0,000524 %
Metano (CH4) 0,1 % 0,2 % 2,3 % 1,5 % 0,0001745

Pro ilia dika atmosfero, la surfaco de gasgigantoj estas nevidebla kia ajn la ondolongo uzita. La supraj tavoloj, kies premo estas malpli ol 10 baroj, estas aliflanke rekte alireblaj por la observinstrumentoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Audouze, Jean. (2010) “Les Planètes géantes”, Le ciel à découvert, p. 55. doi:10.4000/books.editionscnrs.11516. ISBN 9782271119179.