Gila monstro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gila monstro

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Vertebruloj Chordata
Klaso: Reptilioj Reptilia
Ordo: Skvamuloj Squamata
Familio: Helodermatedoj (Helodermatidae
Genro: Helodermo (Heloderma
Specio: H. suspectum
Heloderma suspectum
Cope, 1869[1]
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Gila monstro (Heloderma suspectum) estas venena dezerta lacerto. La nomo de la Gila monstro venas de la Gila rivero en Arizono, Usono.

La Gila monstro estas peza kaj malrapida por lacerto. Ĝi povas fariĝi ĝis 60 cm longa. Ĝia haŭto aspektas kiel bidokovrita kaj estas nigra, roza, oranĝa, kaj flava. Ĝi multe similas al la "meksika bidita lacerto" (Heloderma horridum), kiu estas ĝia plej proksima parenco.

La Gila monstro povas rapide mordi kaj firme teni, sed ĝi ne mortigas homojn. Kutime ĝi manĝas etajn ronĝulojn, junajn birdojn kaj ovojn. La lacerto maĉas ĝian predon, injektante sian (venenon) en la beston per dentoj en sia malsupra makzelo. La Gila monstro ankaŭ povas konservi nutraĵon en sia vosto.

En 2005 oni faris medikamenton por flegi diabeton el la salivo de la Gila monstro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]