Gillué

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gillué
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 25′ N, 0° 10′ U (mapo)42.41944444-0.17472222000001Koordinatoj: 42° 25′ N, 0° 10′ U (mapo) [+]
Gillué (Provinco Ŭesko)
Gillué (Provinco Ŭesko)
DEC
Gillué
Gillué
Situo de Gillué
Gillué (Hispanio)
Gillué (Hispanio)
DEC
Gillué
Gillué
Situo de Gillué

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gillué [+]
vdr

Gillué [ĥiLJŬE] (aragone Chillué) estas loĝloko de la municipo Sabiñánigo de Hispanio​, en la sudo de la komarko Alto Gállego (kies ĉefurbo estas Sabiñánigo mem) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Fakte ĝi estas unu el pli ol 50 loĝlokoj de Sabiñánigo, kiu estas la municipo kiu enhavas pli da loĝlokoj en la provinco.

La loĝloko Gillué estas en la suda valo Guarguera iom norde de la rivero Guarga. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun deklivaj ardezaj tegmentoj, kaj tre tipaj konustrunkaj kamenoj. Proksime estas senhomejoj Villacampa kaj Cañardo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fine de la 19-a jarcento oni ekkonstruis fervojon konektantan Zaragozon kun Francio tra Canfranc, kiu revivigis la lokon, sed poste la loĝantaro malaltiĝis pro alurba migrado kaj malalta naskindico.

Dum la Hispana Enlanda Milito, Gillué suferis pro operacoj de la batalo de Sabiñánigo —inter septembro kaj novembro de 1937—. Pli forta respublika truparo konkeris lokojn, sed ne la celitan ĉefurbon Sabiñánigo, dum totalaj homperdoj estis preskaŭ 6 000 (pli inter frankistoj). En la fino de la 1970-aj jaroj la loko senhomiĝis, sed poste venis novaj loĝantoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado kaj en la areo ĉefe pro la milito, kaj ĉe Gillué oni malaltiĝis ĝis nunaj 7 loĝantoj (2019).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ekonomia enspezofonto tradicie estis malgrandaj agrikulturo kaj brutobredado, kio pluas ĉi tie male al aliaj apudaj lokoj, sed lastatempe la komarko turnis sin ankaŭ al kreskanta turismo ligita al la pirenea akso (valoj de Tena kaj de Aragón) kaj al la proksimeco al Sabiñánigo. Ĉefaj altiraĵoj estas naturaj lokoj, la preĝejo de Sankta Mikaelo de la 17-a jarcento (en la foto de la tabelo), kaj nobeldomo de familio Villacampa kun defendoturo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [http:// Oficiala retejo]