Gina Carano
Gina Carano | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Gina Joy Carano |
Aliaj nomoj | Conviction • Crush |
Naskiĝo | 16-an de aprilo 1982 (41-jara) en Dallas |
Lingvoj | usona angla • angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Nevado ĉe Reno • Universitato de Nevado ĉe Las Vegas |
Familio | |
Patro | Glenn Carano |
Okupo | |
Okupo | aktoro • voĉaktoro • miksbatalartisto • modelo • piedbatoboksisto • tajboksisto • filmaktoro |
Verkoj | Haywire |
Gina Joy CARANO (16-an de aprilo 1982 en Teksaso) estas usona aktorino kaj iama MMA-batalistino.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Carano naskiĝis en Kantono Dallas (Teksaso) kiel filino de futbala ludisto Glenn Carano. Ŝi havas du fratinojn. Ŝi studis psiĥologion en University of Nevada en Reno.
Carano alvenis al MMA tra taja bokso, ŝia unua batalo okazis ĉe batalorganizanto EliteXC, la 10-an de junio 2006 en Las Vegas. Ĝis oktobro de 2008 sekvis ses bataloj, en kiuj ŝi venkis ĝis kiam en aŭgusto de 2009 malvenkis en la ĉefbatalo de Strikeforce-organizado Carano vs. Cyborg.
Ŝia aktorada debuto oakzis en 2009 en roleto de la filmo Blood and Bone. En la filmo Haywire de reĝisoro Steven Soderbergh, en 2012, ŝi ludis ŝian unuan ĉefrolon.
Filmografio[redakti | redakti fonton]
- 2009: Blood and Bone
- 2012: Haywire