Giorgi Targamadze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giorgi Targamadze
Dosiero:Giorgi targamadze 3.jpg
Persona informo
Naskonomo გიორგი თარგამაძე
Naskiĝo 22-an de novembro 1973
en Tbiliso
Ŝtataneco Kartvelio vd
Alma mater Ŝtata Universitato de Tbiliso vd
Partio Christian-Democratic Movement vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giorgi Targamadze (kartvele გიორგი თარგამაძე; naskiĝis la 22-an de novembro 1973) estas kartvela politikisto kaj ĵurnalisto. En la jaroj 2003-2008 estris la fakon de soci-politikaj programeroj de la kartvela televidkanalo Imedi. Estis aŭtoro kaj voĉo de la programero „Droeba“ (Tempo). En 1999-2003 estis deputito de la kartvela parlamento, estris frakcion „Unueca Kartvelio“ de la partio „Unio de demokratio renaskiĝo“ de Aslan Abaŝidze. Antaŭ 1999 estis estro de aĝara televido kaj pres-servo de Abaŝidze, la tiama gvidanto de Aĝario.

Giorgi Targamadze finis fakultaton de ĵurnalismo en Tbilisa ŝtata universitato. En 1991 li iĝis komentanto en la unua sendependa kartvela televidkompanio „Ibervizia“. En 1992 prezidento de Aĝario (kartvela aŭtonomio ĉe la Nigra maro) Aslan Abaŝidze invitis lin labori en la aŭtonoma regiono, kie Targamadze estris lokan televidon kaj pres-servon de la prezidento[1].

En 1999 Targamadze estis elektita en la parlamenton de Kartvelio de unu el la distriktoj de Tbiliso. En la parlamento li estris frakcion de la partio de Abaŝidze „Unio de demokratia renaskiĝo“, samtempe Targamadze estris la tbilisan fakon de tiu partio[2].

En aprilo 2003 Targamadze antaŭtempe forlasis la parlamenton kaj eliris el la partio por reveni al ĵurnalismo. Li publike dankis Abaŝidze pro tio, ke li venigis lin en politikon. Laŭ kelkaj spektantoj foriron de Targamadze kaŭzis malkonsentoj inter li kaj Abaŝidze, komenciĝintaj ankoraŭ en aŭtuno 2002, kiam Abaŝidze decidis senigi Targamadze-n je la posteno de la tbilisa fakestro de la partio.

La 6-an de februaro 2008 Targamadze anoncis, ke li fondas novan politikan partion — Kristan-Demokratian movadon[3]. La nova partio partoprenis la parlamentajn elektojn en majo 2008 kaj ricevis 8,22% de la voĉdonoj. En septembro 2008 la partio sensukcese provis akceptigi en la parlamento projekton, laŭ kiu Kartvela Ortodoksa Eklezio ricevu ŝtatan statuson en Kartvelio[4].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Бывший лидер оппозиции Георгий Таргамадзе решил покинуть парламент и заняться журналистикой. — Black Sea Press, 13.03.2003
  2. Георгий Таргамадзе уходит из политики в журналистику. — Кавказ-Пресс, 13.03.2003
  3. Бывший директор политических программ телекомпании "Имеди" учредил "Христианско-Демократическое движение". — Новости - Грузия, 12.01.2008
  4. В парламенте Грузии продолжаются консультации по объявлению православия государственной религией
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.