Giudecca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Giudecca (Venecio))
Giudecca
insulo [+]

AkvejoLaguno de Venecio

Supermara altecom s.l.m. [+]
Koordinatoj45° 25′ 30″ N, 12° 19′ 43″ O (mapo)45.42512.328611111111Koordinatoj: 45° 25′ 30″ N, 12° 19′ 43″ O (mapo)

Areo0,59 km² (59 ha) [+]
Nombro de insuloj9
Loĝantaro4 792 [+] (2011)
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Giudecca (Veneto)
Giudecca (Veneto)
DEC
Giudecca
Giudecca
Lokigo de Veneto en Italio
Map
Giudecca
Vikimedia Komunejo:  Giudecca (Venice) [+]
vdr
Situo de la insulo Giudecca en la Laguno de Venecio

Giudecca [ĝudeka] (venecie: Zueca [d͡zu.ˈe.ka]) estas insularo sude de Venecio, en la Laguno de Venecio. Ĝi estas la plej granda insulo ĉirkaŭ Venecio, kun areo de ĉirkaŭ 0,6 km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Giudecca estas ĉirkaŭ 2 km-n longa, 300–400 metrojn larĝa kaj situas inter la insuloj Sacca Fisola okcidente kaj San Giorgio Maggiore oriente. La akvokolo inter ĝi kaj Venecio nomiĝas Canale della Giudecca.

Ĉe la norda bordo troviĝas du boathaltejoj; boatlinioj ligas la insulon al la kontraŭa haltejo Zattere en suda Venecio, al San Giorgio Maggiore, Lido de Venecio kaj Tronchetto. Al Sacca Fisola eblas iri sur ponto.

Pluraj kanaloj disigas la insulon nord-sude, sed promenejo kun pontoj laŭlonge la norda bordo ligas la partojn. Ekzistas kelkaj pliaj pontoj interne de la insulo, sed la centra kanalo, Canal Sant'Angelo, estas transpontata nur norde.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La origino de la nomo de Giudecca ne estas klara. Povas esti, ke ĝi devenas de ribeluloj de la 9-a jarcento, kiujn oni kondamnis al ekzilo sur la insulo ("Zudegà" = juĝitoj). Alia tezo, laŭ kiu la nomo rilatas al judoj iam tie loĝintaj, ne ŝajnas vera, ĉar la plej multaj veneciaj judoj vivis norde en kvartalo Cannaregio.

Iutempe estis kutima ankaŭ la nomo Spinalonga (longa spino), pro la longa, mallarĝa, kurbeta formo.

Historia festo[redakti | redakti fonton]

Inter 1577 kaj 1592 sur la insulo estis konstruita la "Preĝejo de la Redemptintulo" (Chiesa del Redentore). Same kiel la preĝejo Santa Maria della Salute, en suda Venecio, ĝi havis la celon danki pro savo de la pesto, kiu en 1576 mortigis trionon de la venecianoj. De tiam ĉiujare je la tria semajnfino de julio oni kunmetas barkojn al flosanta ponto inter Venecio kaj Giudecca, kaj la venecianoj pilgrimas al la kirko de la elaĉetinto. Oni festmanĝas subĉiele (se la vetero permesas), kaj vespere okazas grandaj artfajraĵoj.