Saltu al enhavo

Glaŭko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri mita estaĵo "Γλαῦκος". Por mita estaĵo "Κρέουσα" aŭ "Glauce" rigardu la paĝon Kreŭsa (Glaŭko). Por asteroido legu la artikolon 288 Glaŭko. Por problemo de okulo disponeblas la paĝo Glaŭkomo.
Glaŭko
Originala nomo Γλαῦκος
Sekso vira
Familio
Patro Polybus of Sicyon
Patrino Euboea
Infanoj Deiphobe
vdr


Glaŭko
mara dio de la helena mitologio Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
Sekso vira
Patro Polybus of Sicyon
Patrino Euboea
Infanoj Deiphobe
vdr

En la helena mitologio, Glaŭko (helene Γλαῦκος) estis mara dio. Ankaŭ kelkaj aliaj mitaj kaj historiaj figuroj estis portantoj de tiu ĉi nomo.

Glaŭko estis molkora mara dio, filo de la dio Posejdono. Onidire li estis origine mortideva ŝipisto, kiu malkovris herbon, kiu redonis al la fiŝoj vivon Li gustumis ĝin ankaŭ kaj tiamaniere akiris senmortecon, sed per ĝia efiko anstataŭ manoj surkreskis al li naĝiloj kaj anstataŭ kruroj fiŝa vosto kaj li devis resti en maro. Li estis kapabla profeti kaj helpis al fiŝistoj trovi riĉajn fiŝkaptajn regionojn. Iam oni asertas, ke li konstruis mitan ŝipon Argon. Al la Argonaŭtoj li dumvoje helpis. Li ekamis belan Scilon, kiun pro tio la ĵaluza sorĉistino Circo ĵetis en malfeliĉon. Ĉi tion oni povas legi en kelkaj ĉapitroj de Metamorfozoj de Ovidio.

Mitaj Glaŭkoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Filo de Sizifo, reĝo en Korintio.
  2. Filo de Hipoloĥo kaj nepo de Belerofono. Li ĉeestis la Trojan militon flanke de trojanoj. Malgraŭ li estis brava batalanto, prefere evitis rektan batalon kontraŭ Diomedo.
  3. Filino de Kreono nome Glaŭko, dua edzino de Jazono. Laŭ ŝi estas nomata asteroido 288 Glaŭko.

Glaŭko el Ĥio

[redakti | redakti fonton]

Aludas lin Herodoto en sia Historio. Lidia reĝo Aliato onidire donacis al le delfa orakolejo grandan lutitan kruĉon, faritan de Glaŭko de Ĥio, kiu inventis lutadon de fero.

Tradukfonto

[redakti | redakti fonton]