Gliredoj
Gliredoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Frua Eoceno - Nun | ||||||||||||
Muskardeno, Muscardinus avellanarius
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Subfamilioj kaj Genroj
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Gliredoj (Gliridae) estas familio de ronĝuloj (Rodentia). Fama specio estas gliro (Glis glis, sin. Myoxus glis).
Nomenklaturo
Pri la scienca nomo de la familio estas iom da konfuzo, ĉar aparte en la anglosaksa literaturo estas uzata la sinonimo Myoxidae. Tio baziĝas sur la nomigo de la gliro, kies genro Glis ofte ankaŭ estis nomita per Myoxus. Wilson & Reeder argumentis, la genronomo Glis estus aperinta en verko kun nebinominala nomenklaturo kaj tial nevalida. Multaj aŭtoritataj verkoj aliĝis siatempe al ĉi tiu opinio. En la jaro 1998 ICZN finigis ĉi tiun kverelon per arbitracio. En la kazo 1894 ĝi klarigis Glis kiel la validan nomon. Sekve estas ankaŭ Gliridae la korekta familia nomo. La uzo de Myoxus kaj Myoxidae estas tial finfine malaprobita.
Sistematiko
N.B.: † signas mortinta genro aŭ specio)
- subfamilio : grafiurenoj - Graphiurinae
- genro : grafiuro - Graphiurus
- specio : grafiuro okulvitra - Graphiurus ocularis
- specio : grafiuro nana - Graphiurus nanus
- specio : grafiuro dikvosta - Graphiurus crassicaudatus
- genro : grafiuro - Graphiurus
- subfamilio : glirenoj - Glirinae
- genro : glirulo - Glirulus
- specio : glirulo japania - Glirulus japonicus
- genro : gliro - Glis
- specio : gliro granda - Glis glis
- genro : muskardeno - Muscardinus
- specio : † muskardeno pliocena - Muscardinus pliocaenicus
- specio : muskardeno MIOKSO - Muscardinus avellanarius
- genro : glirulo - Glirulus
- subfamilio: Leithiinae
- genro : driomuso - Dryomys
- specio : driomuso zizela - Dryomys nitedula
- genro: (Chaetocauda)
- genro : ĝardengliro - Eliomys
- specio : ĝardengliro glana - Eliomys quercinus
- (Hypnomys)
- genro : miomimo - Myomimus
- specio : miomimo musa - Myomimus personatus
- (Selevinia)
- genro : driomuso - Dryomys
Eksteraj ligiloj
greke http://www.press.jhu.edu/books/walkers_mammals_of_the_world/rodentia/rodentia.gliridae.html
greke http://www.glirarium.org