Goldbach (Selz)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Goldbach
Goldbach
rivero
Bazaj informoj
Situo Rheinhessen, Rejnlando-Palatinato, Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 6,24 km
Fluo
Fonto nordokcidente de Gabsheim
Enfluejo apud Köngernheim en la rivereton Selz
- Alteco 124 m
Geografio
vdr

La rojo Goldbach - prononco [GOLTbaĥ] - estas 6 kilometrojn longa alfluanto de la rivereto Selz en la regiono Rejnhesio (Rheinhessen) en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. La nomo „Goldbach“ signifas „ora rojo“.

Rivervojo[redakti | redakti fonton]

La ora rojo fontas en akvoprotektejo apud la germana aŭtovojo A63, supre de Gabsheim. Post subfluo de la federacia vojo B420 alfluas ĝin de dekstre la 1,7 km longa rojo Gelbfelder Bach. Rande de Undenheim alfluas de dekstre la ĉ. 5,5 km longa Nordelsheimer Bach. Post paso de Undenheim la or-rojo enfluas la rivereton Selz.