Goniometro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Goniometro farita de Develey la Juna en Lausanne, fine de la 18–a aŭ komence de la 19.a jarcentoj.

Goniometro estas aparato kun formo de duoncirklo aŭ cirklo gradigita en 180º aŭ 360º, uzata por mezuri aŭ konstrui angulojn. Tiu instrumento permesas mezuri angulojn inter du objektoj kiel, ekzemple, du punktoj de marbordo aŭ astro, kutime la Suno, kaj la horizonto. Per tiu instrumento, se la observanto konas la alton de la Suno kaj la horon de la tago, oni povas determini sufiĉe precize la latitudon kie oni troviĝas pere de malfacilaj matematikaj kalkuloj.

La plej ofta tipo de goniometroj estas sekstanto, nome instrumento kiu anstataŭis la astrolabon en la mezurado de la pozicio de ŝipo. Inter goniometroj estas la taĥimetroj kaj la teodolitoj.

Laŭ Francisko Azorín goniometro estas Topografia aparato por mezuri angulojn; angulmezurilo.[1] Li indikas etimologion el greka gonia + metron (angulo + mezuro).[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 83.
  2. Azorín, samloke.