Goodwill Industries

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Goodwill Industries
emblemo
organizaĵobutikĉenoombrelorganizaĵo
Komenco 1902
Lando(j) Usono vd
Sidejo Rockville, Usono
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)
vdr

Goodwill Industries International Inc. (Bona volo) estas usona neprofita organizaĵo kiu havigas labortrejnadon, dungoservojn, kaj aliajn komunumecajn programojn por personoj kiuj havas malkapablojn. Aldone, Goodwill Industries povas dungi veteranojn, individuojn kiuj ne havas edukadon aŭ laboresperton, aŭ frontas dungodefiojn. Goodwill estas financata pere de amasa reto de podetalaj vendejoj de reuzeblaj produktoj kiu funkcias same kiel neprofita organizaĵo. La aserto de Goodwill al sia neprofita statuso estas "Kiel unika hibrido nomital sociala entrepreno, ni defias tradiciajn distingojn. Anstataŭ unuopa linio de profito, ni havas trioblan zorgomedion de personoj, planedo, kaj plenumado."[1]

Sidejo de Goodwill en Brooklyn.

Goodwill funkcias kiel reto de 165 sendependaj, komunumaj organizaĵoj en Venezuelo, Brazilo, Meksiko, Panamo, Urugvajo, Usono, Kanado kaj 8 aliaj landoj. Ĝi malrapide kreskis el sia fondo en 1902 kaj estis unuafoje nomata Goodwill en 1915.[2] En 2014, la organizaĵoj Goodwill generis totalon de 5.37 mil milionoj de usonaj dolaroj de enspezo, 83 procento el kio estis elspezita rekte en programoj. Tiam, la grupo havigis 89 milionojn da totalaj dungaj kaj komunumaj servoj, kun pli ol 26.4 milionoj da personoj zorgataj kaj pli ol 318,000 personoj metitaj rekte en dungado.[3]

La logoo de Goodwill, nome stiligita litero g, similas al rideta vizaĝo. Ĝi estis desegnitaj de Joseph Selame en 1968.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Is Goodwill a for-profit company or a non-profit agency?. Goodwill of San Francisco, San Mateo, and Marin. Arkivita el la originalo je 2013-10-02. Alirita 14a de Januaro 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-02. Alirita 2015-12-01.
  2. Global.Goodwill.Org. Arkivita el la originalo je 2013-11-12. Alirita 2015-12-01.
  3. About Us | Goodwill Industries International, Inc.. Alirita 2015-09-18.
  4. Heller, Steven, "Joseph Selame, Designer of Corporate Logos, Dies at 86", 20a de Aprilo 2011. Kontrolita 3a de Majo 2011.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]