Gosford

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gosford
grandurbo
Strato en Gosford
Lando Aŭstralio Aŭstralio
Situo Gosford
 - koordinatoj 33° 25′ 36″ S 151° 20′ 30″ O / 33.42667 °S, 151.34167 °O / -33.42667; 151.34167 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 20 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 1 028 km² (102 800 ha)
Loĝantaro 158 157 (2006)
Denseco 153,85 loĝ./km²
Oceano Pacifiko
Horzono AOST (UTC+10)
 - somera tempo AOST (UTC+11)
Poŝtkodo NSW 2250
Situo enkadre de Aŭstralio
Situo enkadre de Aŭstralio
Situo enkadre de Aŭstralio
Vikimedia Komunejo: Gosford, New South Wales
Retpaĝo: www.gosford.nsw.gov.au
Portalo pri Aŭstralio
Map

Gosford estas grandurbo, grava komerca centro kaj administra centro de la Centra Marbordo-regiono en Aŭstralio, en Novsudkimrio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gosford situas laŭ la oceano 86 km de Sidnejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frue aborigenoj vivis en tiu loko. En la 19-a jarcento kelkaj pioniraj eŭropanoj komencis okupi la teron, sed pli frue en 1788 la areo estis esplorita. La loko prenis la nomon Gosford en 1839. La unua vojo estis konstruita en 1850. Tiutempe ankaŭ kondamnitoj vivis tie. Gosford iĝis urbo en 1885 kaj municipo en la sekva jaro.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Gosford havas aŭtovojon kaj stacidomon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Gosford havas subtropikan klimaton kun varmaj, humidaj someroj kaj mildaj, pli sekaj vintroj. Februaro kaj marto estas la plej malsekaj monatoj kaj aŭgusto kaj septembro estas la plej sekaj monatoj. La temperaturo varias inter 6-28 °C. Jare pluvas po 1318 mm.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Angla Vikipedio