Gottlieben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gottlieben
Blazono de Gottlieben
Faktrabdomo en Gottlieben
Kantono Turgovio
Distrikto Kreuzlingen
Koordinatoj  47°40′0″N 9°8′0″O  /  47.66667°N, 9.13333°O / 47.66667; 9.13333 (Gottlieben)Koordinatoj: 47°40′0″N 9°8′0″O  /  47.66667°N, 9.13333°O / 47.66667; 9.13333 (Gottlieben)
Nombro de enloĝantoj 320
Areo 0,4 km²
Alteco 400 m super marnivelo
Poŝtkodo 8274
Komunumkodo 4651
Mapo de Gottlieben
v  d  r
Information icon.svg

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Gottlieben estas komunumo en la distrikto Kreuzlingen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 320 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La pitoreska vilaĝeto kun urbeta karaktero situas ĉe la bordo de la suba parto de Bodenlago kaj la Lagorejno okcidente de Kreuzlingen. Kun areo de nur 0,4 km² Gottlieben estas la plej malgranda komunumo de Turgovio.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Gottlieben limas en sudo kaj oriento al Tägerwilen, en okcidento al Ermatingen kaj en nordo al la rivero Rejno kaj la suba parto de Bodenlago, je kies alia flanko situas la germanaj komunumoj Reichenau kaj Konstanco (kiuj ambaŭ apartenas al Baden-Virtembergo).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Gottlieben situas ĉe la trajnlinio de Ŝafhaŭzo al Kreuzlingen. Ĝian stacidomon Tägerwilen-Gottlieben ĝi dividas kun la najbara komunumo Tägerwilen. Gottlieben ankaŭ atingeblas ŝipe per la Rejno kaj suba Bodenlago de Konstanco kaj Ŝafhaŭzo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo Gottlieben

La unua dokumenta mencio de Gottlieben datiĝas de la fino de la 10-a jarcento post Kristo kiel Gotiliubon. En la jaro 1251 en Gottlieben la tiama episkopo de Konstanco Eberhard von Waldburg konstruigis kastelon en Gottlieben, kiu servis kiel residenco de la episkopoj de Konstanco. Dum la Koncilio de Konstanco en la jaro 1415 la reformatoro Jan Hus kaj la kontraŭpapo Johano la 23-a estis enkarcerigita en la kastelo. Komence de la 19-a jarcento Princo Charles Louis Napoléon Bonaparte, kiu poste fariĝis la franca imperiestro Napoleono la 3-a akiris ĝin kaj dum mallonga tempo loĝis tie.

Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Gottlieben estis la centro de la samnoma supervoktejo de la Svisa Ĵurkomunumo. Post la liberigo de Turgovio de la ĵurkomunuma servuteco Gottlieben ĝis 1874 estis la ĉefloko de la distrikto, poste tiu rolo falis al Kreuzlingen.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]