Kronokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Goura (genro))
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kronokolombo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Kronokolombo Goura
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La genro Goura, Stephens, 1819, konsistas el tri specioj de kronokolomboj, alia nomo por tiu genro. Ili estas la plej grandaj membroj de la familio de Kolombedoj. La tri kronokolomboj estas tre similaj kaj unu anstataŭas alian geografie.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri grandaj kolomboj bluecaj, pli malhelaj ĉe okulstrio kaj brusto (malhelpurpura) kaj pli helaj ĉe kapo kaj vostopinto. La plej rimarkinda eco, kiu nomigas la genron komune, estas granda kresto de preskaŭ travideblaj plumoj escepte punktajn plumopintojn, kiu donas aspekto de ŝaŭmo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La filogenetiko de kronokolomboj ne estas ankoraŭ bone solvita. Kelkaj molekulaj analizoj jam estis faritaj (e.g. Johnson & , 2000), kaj unu (Shapiro et al., 2002) sugestas, ke kun la Nikobara kolombo kaj la Dentobeka kolombo de Samoo, la tri kolomboj Goura apartenas al grupo de kie la malbonŝanca Dido kaj la Rodrigesa ermitkolombo estis branĉa stirpo, sed depende el kiu genetika sekvenco estas analizita, la lokigo de la kronokolomboj diversas. Ili povus aparteni al la subfamilio Treroninae de fruktokolomboj, sed kutime ili estas traktataj kiel propra subfamilio, la Gourinae.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ili estas indiĝenaj de Nov-Gvineo kaj ĉirkaŭaj insuloj. Ili manĝas sur la arbara grundo falitajn fruktojn, semojn kaj helikojn. La masklo kaj la ino estas preskaŭ identaj, sed dum la pariĝado la masklo kveros kaj kapinklinos por la ino. Ambaŭ gepatroj kovos la ununuran ovon dum 28 ĝis 30 tagoj kaj la ido elnestiĝos post pliajn 30 tagoj. La vivaveraĝo povas esti ĝis 20 jaroj.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Johnson, Kevin P. & Clayton, Dale H. (2000): Nuclear and Mitochondrial Genes Contain Similar Phylogenetic. Signal for Pigeons and Doves (Aves: Columbiformes). Molecular Phylogenetics and Evolution 14(1): 141–151. PDF plena teksto Arkivigite je 2011-05-18 per la retarkivo Wayback Machine
  • Shapiro, Beth; Sibthorpe, Dean; Rambaut, Andrew; Austin, Jeremy; Wragg, Graham M.; Bininda-Emonds, Olaf R. P.; Lee, Patricia L. M. & Cooper, Alan (2002): Flight of the Dodo. Science 295: 1683. COI:10.1126/science.295.5560.1683 (HTML resumo) Kroma informo