Grañén

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grañén
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22260
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 731  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 57′ N, 0° 22′ U (mapo)41.941666666667-0.36972222222221Koordinatoj: 41° 57′ N, 0° 22′ U (mapo) [+]
Alto 332 m [+]
Areo 123,978962 km² (1 239 7.8 962 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Grañén (Provinco Ŭesko)
Grañén (Provinco Ŭesko)
DEC
Grañén
Grañén
Situo de Grañén
Grañén (Hispanio)
Grañén (Hispanio)
DEC
Grañén
Grañén
Situo de Grañén

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Grañén [+]
vdr

Grañén [graNJEN] estas municipo de Hispanio, en la nordoriento de la komarko Monegros (kies ĉefurbo estas Sariñena) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). La municipa teritorio enhavas ankaŭ lo loĝlokojn Callén, Curbe, Fraella kaj Montesusín.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la nordoriento de la komarko Monegros, norde de la teritorio de Alcubierre kaj oriente de Almuniente; kaj norde de la depresio de Ebro borde de la rivero Flumen.

La loĝloko Grañén (332 msm) estas je 23 km de Huesko, provinca ĉefurbo, kaj je 69 km de Zaragozo, regiona ĉefurbo. La municipa teritorio estas komunikata per la ŝoseo A-1213 kun Lalueza sudoriente kaj kun Huesca norde, per la ŝoseo A-1214 kun Robres sudoriente, per la ŝoseo A-1210 kun Almuniente, per la ŝoseo A-1216 kun Tramaced nordoriente, kaj krome kun Piracés.

Historio[redakti | redakti fonton]

Plej verŝajne estis loĝado jam en epoko de romianoj, ĉar la loknomo Grañén ŝajne devenas el terposedanto nomita Granius.

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis agrikulturan reton kaj ankaŭ loknomojn. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

La plej frua dokumenta mencio estis de 1104. Baldaŭ post la konkero de la zono fare de kristanoj, Grañén ekestis loko de reĝlando. Sancho Íñiguez estis unua senjoro. En 1198, la reĝo Petro la 2-a de Aragono donis al episkopo Rikardo de Ŭesko la rajton patroni super la preĝejo de Grañén. En 1258, Jakobo la 1-a donis al Blasco de Maza la kastelojn kaj urbojn de Grañén kaj Robres, kiuj poste estis donitaj kiel senjorlando de baroneco al Petro la 1-a de Ayerbe, ankaŭ unua barono de Ayerbe kaj Arnueso. Grañén ekapartenis al la Reĝa Krono en 1372 pro deziro de Petro la 4-a de Aragono.

Preĝejo de Sankta Jakobo.

En la 16-a jarcento la loko ekapartenis al la dukoj de Villahermosa. En tiu epoko Grañén havis 80 domojn. La pesto atakis la lokon en la 18-a jarcento, kaj saviĝis nur unusola familio. En 1785, Grañén atingis kategorion de "villa", sed en 1792 ĝi plue estis de la Duko de Villahermosa. Fine de la jarcento (1797), estis 152 domoj. En 1849, Grañén iĝis sendependa municipo.​

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito. Dum la milito (1936-1939), en Grañén estis milithospitalo de la Spanish Medical Aid Comittee (SMAC).​ Ĝi estis citita en poemo de Tom Wintringham: nome "Granien - British Medical Unit".[1]

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Grañén: oni malaltiĝis el 3 248 en 1970 ĝis nunaj 1 727 loĝantoj (2022), spite proksimecon al la provinca ĉefurbo. En 2011, la unua premio de la Kristnaska loterio de la Nacia Loterio de Hispanio, konata kiel «El Gordo» (La Dikulo), venis kompleta al Grañén.[2]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefa vidindaĵo estas la gotika preĝejo kun elstara retablo kaj apude restaĵoj de kastelo kaj de enrokaj tomboj; preĝejoj de Callén, Curbe (internaj azuleĥoj), Fraella (romanika), kaj Montesusín;[3] modernaj skulptaĵoj de sunhorloĝoj (vidu foton de la tabelo); kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. We're Going On! The Collected Poems of Tom Wintringham.
  2. EFE (22a de decembro 2011). «El 58.268: el "gordo más gordo" cae íntegro en Grañén». El Periódico de Aragón. Konsultita la 13an de novembro 2021.
  3. Grañén

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]